• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-27 16:20:24    
Ĉinaj volontuloj en Azia Sportkunveno (foto)

cri

Dum la 15-a Azia Sportkunveno aktivis volontuloj el diversaj landoj kaj regionoj. Ili en ora uniformo estis tre okulfrapaj. En konkursejoj, novaĵ-centro kaj hoteloj ili liveris zorgajn servojn al sportistoj, raportistoj kaj spektantoj. Ĉiutage dekoj da junuloj kun ĝentila mieno kaj orientula aspekto okupiĝis pri diversaj servoj en la novaĵ-centro. Ili bone regis la anglan lingvon, iuj flue parolis eĉ la araban. Demandinte tiujn ĉi junulojn, raportisto informiĝis, ke ili venis el Pekino. Zhang Bo estas studento el la 2-a Pekina Fremdlingva Instituto. Li studas la araban lingvon, tamen li bone parolas ankaŭ la anglan, tial dum la volontula servado, li multe plaĉis al diverslandaj raportistoj. Li diris, ke en trejnado la organiza komitato postulis, ke ili unue observu aliajn volontulojn, kaj poste servu laŭ la aliaj; tia trejna metodo por ili estis tre efika, post observo kaj lerno ili rapide sin ĵetis en la teamon. Li studas la araban lingvon, tamen antaŭe li neniam vojaĝis al arabaj landoj. Dum la restado en Dohao lia lingvo multe progresis. Li esperis, ke tiu ĉi sperto helpos al li bone servi por la Pekinaj Olimpikoj.

Li kaj liaj kolegoj jam sin anoncis por aliĝi al volontularo de la Pekinaj Olimpikoj. Post reveno al Pekino ili partoprenos en varbado kaj trejnado de volontuloj, kaj per valora sperto el la Azia Sportkunveno ili trejnos novicojn por la Pekinaj Olimpikoj.

En la 15-a Azia Sportkunveno la nombro de volontuloj atingis 16 milojn. La organiza komitato konfesis, ke ĝi ricevis entute pli ol 30 mil peticiojn, kiuj venis ne nur el mezorientaziaj kaj golfaj landoj, sed ankaŭ el diversaj lokoj de la mondo.

Sinjoro Shadi A Kharouf venis el Jordanio. Antaŭ 6 jaroj li veturis al Dohao kaj eklaboris kiel kontisto en la loka banko Ahali. Ĉi-foje li estas akceptita kiel volontulo. En la novaĵ-centro de la Azia Sportkunveno li respondecis pri funkciigo de komputiloj, printiloj kaj aliaj aparatoj. Li diris al raportisto, ke en la studentaj jaroj li ekŝatis servi kiel volontulo por grandaj eventoj. Volontula servo povas liveri al li la platformon, helpi aliajn, kaj samtempe helpi al li koni diverslandajn kulturojn.

Li diris, ke volontula servo povas liveri al li la ŝancon, helpi multajn homojn, kaj ili el diversaj landoj havas malsamajn kulturajn fonojn kaj parolas malsamajn lingvojn, tio por li estas tre valora ŝanco. Informiĝinte, ke raportisto venis el Pekino, li kun eksciteco malkaŝis sian celon, "Mi serĉas rete informon kiel oni sin anoncu por aliĝi al volontularo de la Pekinaj Olimpikoj; mi esperas, ke oni akceptu min."