• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-28 14:37:22    
Ekzekuto al Saddam Hussein eble akrigos perfortan konflikton

cri

La 27-an de decembro, iu persono el la iraka prezidenta komitato diris, ke estas definitiva la decido, farita de la iraka apelacia juĝejo por konfirmi la originalan verdikton je strangolo al Saddam Hussein kaj aliaj du akuzitoj de la kazo pri murdo de ŝijaistoj de la vilaĝo Dujail. Tio signifas, ke la prezidenta komitato probable ne malhelpos la ekzekuton. Oni opiniis, ke en la nuna situacio, ke la popolo forte oponas kontraŭ la usona invado, kaj konflikto inter ŝijaistoj kaj sunaistoj intensiĝas, la ekzekuto al Saddam Hussein plej probable akrigos perfortan konflikton en tiu ĉi lando.

Post kiam la iraka apelacia juĝejo konfirmis la originalan verdikton, faritan de la tribunalo kontraŭ la murdo de ŝijaistoj de la vilaĝo Dujail, en la 26-a de tiu ĉi monato, Usono kaj ŝijaistoj esprimis bonvenigon. Usono opiniis, ke la definitiva verdikto estas mejloŝtono sur la vojo al restarigo de demokratio en Irako. Ŝijaistoj diris, ke en la regada periodo Saddam Hussein kruele persekutis ŝijaistojn, li meritas mortpunon pro la krimego; la definitiva verdikto je ekzekuto al Saddam Hussein estas ĝusta ago por la justeco. Ŝijaistoj esperis, ke la ŝtata televidstacio rekte telesendu scenon de la ekzekuto.

Analizantoj opiniis, ke Usono esperas, ke oni tuj ekzekutu Saddam Hussein, pro tio, ke ĝi volas per la ekzekuto atesti justecon de la iraka milito, averti landojn starantajn kontraŭ Usono, bati batalspiriton de la sunaista armita forto, malstreĉi la nunan situacion, kaj mildigi la premon el la internacia socio, kiun ĝi alfrontas pro la iraka problemo.

Jam en la komenco de la tribunalo kontraŭ la murdo de ŝijaistoj de la vilaĝo Dujail, la internacia socio kaj homrajta organizo esprimis dubon pri justeco de la juĝado kaj montris, ke en la juĝado estas tro da interveno el Usono kaj la ŝijaista registaro. Sunaistoj opiniis, ke la verdikto je ekzekuto al Saddam Hussein rezultis el manipulado de la ŝijaista registaro kaj Usono; la juĝado estas kontraŭleĝa ĉu procedure ĉu motive, kaj la ekzekuto estas venĝo al sunaistoj. Egiptio kaj Saudi-Arabio timas, ke la ekzekuto akrigos kontraŭstaron inter religiaj sektoj en Irako. Ankaŭ Eŭropa Unio timas, ke tiu ĉi ago danĝerigos la nacian repacigon kaj sekurecan situacion en Irako.

Laŭ la nuna stato, timo de la internacia socio ne estas superflua, ĉar la influo de Saddam Hussein ankoraŭ ne tute seniĝis. La 27-an de tiu ĉi monato, iu sunaista armita organizo, rilata kun la antaŭa reganta partio de Irako, publikigis en reto deklaron. Ĝi diris, ke Usono estas la vera decidanto pri irakaj aferoj; se oni ekzekutos Saddam Hussein, ĝi okazigos reprezalion.

Analizantoj opiniis, ke ankaŭ kurdoj estas suferintoj dum la regada periodo de Saddam Hussein, sed kurdo Jalal Talabani, iraka vicprezidento, rifuzis subskribi la instrukcion pri ekzekuto al Saddam Hussein. Ankaŭ li timas, ke la ekzekuto malbonigos la situacion kaj akrigos konflikton.