• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-29 08:50:41    
Ĉina nova kamparo

cri
La konstruado de nova kamparo akiris progreson, ĉinaj kamparanoj ridis. Sed Ĉinio havas 950 milionojn da kamparanoj, ĉi tiu granda cifero decidis, ke la konstruado de nova kamparo ne estas ebena vojo.

Laŭ la ekzemplo de vizito al kuracisto de kamparanoj. Nun en iuj lokoj de la ĉina kamparo, oni konstruis sistemon de novtipa kampara kunlabora kuracado, kamparanoj, lokaj kaj la centra registaroj respektive pagis por organizi kuracan fonduson por solvi la problemon, pli ol 200 milionoj da kamparanoj partoprenis en la sistemo. Iugrade la sistemo malpezigis la staton, ke kamparanoj ne havas sufiĉan monon por kuracado, kaj garantiis tion, ke kamparanoj povu ĝui plej fundamentan kuracan servadon. Sed, la sistemo ankoraŭ kovris nur preskaŭ 40% de lokoj de la ĉina kamparo kaj la skalo urĝe bezonas plivastigon.

Pri la problemo, sinjoro Hu Biliang, studanto de instituto de agrikultura evoluado sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, proponis, ke por ke ĉinaj kamparanoj vere ĝuu bazan kuracadon kaj sanan servadon, en la estonteco la ŝtata publika financo devas pli multe kovri kamparan socian aferon kaj perfektigi kamparan socian garantian sistemon:

"La ŝtata publika financo devas kovri publikajn produktojn kaj publikan servadon de kamparo, nome per la maniero de transpago oni solvu la problemon. Nur per kamparo mem, la problemo estos malfacile solvata. Sen kovro de publika financo, akcelado de la konstruado de nova kamparo estas tre malfacila."

Distanco inter ekonomia evoluado en ĉina orienta kaj okcidenta kamparo estas unu el relative elstaraj problemoj de Ĉinio, en la orienta ĉemara regiono, kampara jara pokapa neta enspezo estas pli ol duobla de tiu en la okcidenta malriĉa regiono.

Sinjoro Zhou Yinghua, vicestro de departemento de disvolvo kaj plano sub la ĉina Ministerio pri Agrikulturo, esprimis intervjuate, ke la ĉina Ministerio pri Agrikulturo jam ellaboris estontan planon pri la problemo kaj faros gravpunktan subtenon al okcidentaj regionoj de la kamparo, kies ekonomio estas ne evoluinta.

"Ni klinos laboran gravan punkton al la lokoj, helpos al ili disvolvi produktadon kaj pliigi enspezon, ankaŭ klinos aranĝon de iuj programoj kaj kapitaloj al la lokoj, per la programoj rapidigos konstruadon de nova kamparo."

Zhou Yinghua diris, ke la ĉina Ministerio pri Agrikulturo helpos al okcidentaj kamparaj lokoj trovi trajtajn industriojn, per disvolvo de superecaj industrioj igos la konstruadon de nova kamparo en la lokoj senĉese rapidigi paŝojn kaj redukti distancon kun orientaj evoluintaj lokoj.