• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-29 08:56:08    
Turistoj akceptataj de Tibeto superas 2 milionojn kaj 40 milojn da homfojoj

cri
Turistoj akceptataj de Tibeto superas 2 milionojn kaj 40 milojn da homfojoj

Ĵurnalisto informiĝis el turisma buroo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, ke en la kuranta jaro, sekve de finkonstruiĝo de qinghai-tibeta fervojo kaj funkcio de flugado en Linzhi-a aerodramo, la tibeta turisma afero rapide disvolviĝas.

De la kuranta jaro, Tibeta Aŭtonoma Regiono sume akceptis 2 milionojn kaj 44 milojn da turistoj, pli multe je 36% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Nun en Tibeto troviĝas pli ol 600 hoteloj kaj restoracioj kaj preskaŭ 20 miloj da homoj, kiuj rekte enokupiĝas pri turisma afero.

Ĉinio pli rapide disvolvos servan komercon

La 28-an de decembro en Pekino, oficisto el la ĉina Ministerio pri Komerco esprimis, ke Ĉinio alprenos rimedojn por pli rapide disvolvi servan komercon kaj realigi la celon, ke en la jaro 2010 la totala sumo de importado kaj eksportado de serva komerco atingu 400 miliardojn da usonaj dolaroj.

En tiu tago, la ministerio publikigis "Raporton de disvolvo de ĉina serva komerco". La raporto unuafoje ekskluzivas la registaran servon el la statistiko, laŭ la normo de la Monda Komerca Organizo. Laŭ la statistiko, en la jaro 2005 la totala sumo de importado kaj eksportado de ĉina serva komerco estis 157 miliardoj da usonaj dolaroj.

Ĉinio energie disvolvos soft-sciencon

La 28-an de decembro en Pekino, ĉina ŝtata konsilanto Chen Zhili diris, ke Ĉinio alprenos rimedojn kaj kreos bonan medion por pluapaŝe prosperigi disvolvon de soft-scienca esplorado.

Chen Zhili montris en iu kunsido, ke ekzistas granda distanco inter la ĉina soft-scienca nivelo kaj tiu de evoluintaj landoj. Ĉinio pliigos investon al soft-sciencaj esploraj programoj, aktive subtenos profesiajn decidajn kaj konsultiĝajn instituciojn kaj klopodos por krei mildan akademian atmosferon al soft-scienca evoluado.

Laŭ nekompleta statistiko, en Ĉinio estas preskaŭ 2 000 soft-sciencaj esploraj institutoj kun proksimume 40 000 esploristoj, kiuj ĉiujare faras pli ol 10 000 ĉirilatajn programojn.

Pokapa produktovaloro de Tibeto superas 10 mil juanojn

Laŭ informo, la pokapa produktovaloro de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono en la kuranta jaro unuafoje superas 10 mil juanojn de renminbi. Tio markas, ke la tibeta ekonomio eniris en periodon de "salta" disvolviĝado.

Tiu informo devenis de la labora kunveno pri ekonomio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. En la kuranta jaro, la totala produktovaloro de la tuta Tibeto antaŭvideble superos 29 miliardojn da juanoj, la pokapa produktovaloro superas 10 mil. La kreska rapideco estas la plej alta de la 10 jaroj.