• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-29 15:17:39    
Ĉina fama aktorino Gong Li (foto)

cri

Karaj retlegantoj, lastatempe en Pekino okazis solena ceremonio por projekciiĝo de filmo "La Urbo kun Oraj Kirasoj", kiu estas kameraita de ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou. Internacia filmstelulino Gong Li ludas ĉefrolon en la filmo kaj tio estas refoja kunlaboro inter Gong Li kaj Zhang Yimou de la lastaj dek jaroj. Nun ni konigas al vi aktorinon Gong Li.

En 1986, Gong Li, kiu estis studentino en la dua klaso en ĉina Centra Akademio de Dramo, gajnis bonŝancon turnantan sian vivon, t.e. ŝi estis elektata de reĝisoro Zhang Yimou kaj ludis ĉefrolon en la filmo "Ruĝa Sorgo". La filmo "Ruĝa Sorgo" akiris gigantan sukceson en kaj ekster Ĉinio kaj gajnis premion de ora urso en la 38-a Berlina Internacia Film-Festivalo. Pro tio, Zhang Yimou kaj Gong Li famiĝis. Sekve Zhang Yimou sinsekve kamerais tri filmojn, "Virino Ju Dou", "Pendo de Ruĝa Lanterno" kaj "Rakonto pri Virino Qiu Ju" kaj ĉiuj gajnis grandan sukceson. En tiuj tri filmoj, Gong Li ankoraŭ estis ĉefrolulino kaj ŝi per sperta prezent-lerteco, manifestas plurajn ĉinajn virinajn figurojn kun diversaj karakterizoj. Pro eminenta prezent-lerteco, Gong Li gajnis premion de plej eminenta aktorino en la 49-a Venecia Internacia Film-Festivalo kaj tio estas la unua fojo, ke aktorino en la ĉina interna loko, gajnas internacian premion. En 1996, Gong Li venis al Holivudo por plivastigi sian karieron, tamen ŝi ne renkontis taŭgan rolon en la komenco. Gong Li diris:

"Se ne troviĝas bona filmo kaj bona scenaro, mi ripozas. En tiu periodo, mi kaptas ajnan ŝancon por konservi energion. Se mi renkontas bonan scenaron, mi volas konsumi ĉion de energio."

Ne farante prezentadon en filmo, Gong Li same aperas en la filma rondo. La internacia filma rondo donas altan atenton al Gong Li, kiu havas densan ĉinan trajton. En 1997, Gong Li servis kiel ĵuriano de Kannea Film-Festivalo kaj komence de 2000, ŝi sinsekve servis kiel prezidanto de ĵurio de Berlina Film-Festivalo, Venecia Film-Festivalo kaj Tokia Internacia Film-Festivalo. Por internacia filma rondo, Gong Li jam fariĝis reprezentanto de la ĉina filma arto. Parolante pri servo kiel prezidanto de ĵurio, Gong Li diris:

"Kiel prezidanto, mi devas organizi ĵurianojn al kunveno kaj al finfina apreco kaj elekto. Mi devas bone organizi kunvenon kaj eviti disputon de ili, ĉar ili estas elitoj el diversaj landoj kaj ĉiu havas sian propran opinion. Se mi estas justa, ĉiuj respektas min kaj ili estas justaj al apreco kaj elekto."