• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-29 15:38:34    
E-informoj en decembro

cri

1. Thorsen-apogo al sep bibliotekoj

Sep bibliotekoj ricevis subvenciojn de la fondaĵo Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Po 250-eŭran subvencion ricevis la Brazila Sekcio de ILEI, Interkultura Centro Herzberg (Germanio), Pakistana Esperanto-Asocio kaj La Ondo de Esperanto (Rusio). Esperanto-Biblioteko de Kuzerano kaj Pireneoj (Francio) povis pliriĉigi sian kolekton por 100 eŭroj. La bibliotekoj de la Kultura Domo de Esperanto, konata kiel Kastelo Greziljono (Francio), kaj Vicenza Esperanto-Centro (Italio) ricevis po 75 eŭrojn.

Subvencioj de la Biblioteka Apogo estas disdonataj ĉiujare ekde 1997, kiam UEA ricevis mondonacon por tiu celo de ges-roj Thorsen, ambaŭ forpasintaj en la jaro 2006. Ĝis nun la fondaĵo disdonis subvenciojn por 14000 eŭroj. Petoj pri subvencioj en 2007 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto necesas sendi liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

Nova retpaĝaro dediĉita al la vivo kaj verkaro de Poul Thorsen troviĝas ĉe la adreso: http://www.poulthorsen.dk .

2. Usui Hiroyuki reĝisoros la kongresan temon

La juna japana esperantologo Usui Hiroyuki estis elektita de la Estraro de UEA por reĝisori la traktadon de la kongresa temo de la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo. "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". Interesan enkondukon al la temo s-ro Usui faris jam en la novembra Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA.

3. Bona progreso de aliĝoj al Jokohamo

Laŭ la stato de la 18-a de decembro, la 92-a UK en Jokohamo (4-11 aŭgusto 2007) nombris 540 registritajn aliĝintojn el 43 landoj. Iom pli ol duono (285) de la ĝisnunaj aliĝintoj estas japanoj. Statistikaj informoj pri aliaj landoj ankoraŭ ne estus adekvataj. Pro amasiĝo de aliĝoj je la fino de la unua kotizperiodo la 31-an de decembro, la laŭnombra ordo de landoj aspektos baldaŭ malsame ol nun, kiam la unuopaj nombroj ankoraŭ estas malgrandaj.

4. Libroservo de UEA: plialtigo de minimumaj sendokostoj unuafoje post 1981

Pro daŭra plialtiĝo de sendokostoj la Libroservo de UEA ne plu povas reteni sian regulon, laŭ kiu ĝi fakturas por sendokostoj minimume 2,25 eŭrojn. Tiu minimumo validas jam pli ol 25 jarojn, ekde junio 1981. Fakte ĝi eĉ estis malaltigita en 1999, kiam la financa administrado de UEA transiris al eŭroj. Antaŭe temis pri 5 nederlandaj guldenoj, kio nominale egalas al 2,27 eŭroj, sed tiun malrondan sumon oni trovis tro nekomforta por praktika uzo. La reala valoro de 5 guldenoj el 1981 intertempe jam estas preskaŭ 5 eŭroj.

Ekde la 1-a de januaro 2007 la minimumaj sendokostoj estos 4 eŭroj. Sen ŝanĝo validos plu la baza regulo, laŭ kiu la Libroservo fakturas por ekspedo 10% de la mendosumo. Sekve la plialtigo de la minimuma krompago koncernos nur mendojn sub 40 eŭroj.

Alia ŝanĝo estas, ke ekde januaro 2007 ankaŭ la klientoj en Bulgario kaj Rumanio devos pagi aldonvaloran imposton pro la aliĝo de siaj landoj al Eŭropa Unio. La imposto estas 6% por libroj kaj periodaĵoj, 19% por aliaj varoj.

La Libroservo de UEA estas finanta bonan jaron. Du semajnojn antaŭ la fino de la jaro ĝiaj vendoj sumiĝis je pli ol 129 000 eŭroj, kio jam superas la finan sumon de la antaŭa jaro (128 021) kaj ankaŭ la sumon buĝetitan por la nuna jaro (125 000).