• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-02 19:35:32    
Novjara mesaĝo de prezidanto de UEA

cri

Karaj esperantistoj,

Ĉi tiu estas la lasta mesaĝo, per kiu mi, kiel prezidanto de UEA, salutas vin okaze de la nova jaro. Eble venis la momento post tiom da jaroj starigi personan bilancon pri ĉi tiu tuta periodo: kion mi celis fari, kial mi celis tion, kaj kion mi atingis kaj ne atingis.

Unue mi diru sincere, ke mi opinias ke en ĉiuj ĉi tiuj jaroj mi pli multe ricevis de UEA ol mi donis al ĝi. Same mi opinias ke dum la tuta vivo mi pli multe ricevis de Esperanto ol mi donis al ĝi. Tio verŝajne ne estas nur mia sento. Mi trovis ĝin ĉe multaj esperantistoj sed ankaŭ ĉe la plej fidelaj agantoj en aliaj idealismaj organizaĵoj, ĉu en politikaj partioj, ĉu en perditaj misiejoj en Afriko. Pro tio, kion mi ricevis de Esperanto kaj de UEA, mi dankas vin, membrojn kaj nemembrojn de UEA, kiuj legas ĉi tiujn liniojn. Mi ne forgesos viajn donacojn, kaj viaj plej belaj donacoj estas tio, kion vi faris por Esperanto.

Se temas pri Esperanto, mi havis la naivan ideon antaŭ deko da jaroj proksimume, ke unu el la problemoj de la nuna movado estas, ke ĝi ne plu estas movado. Vi scias, ke ĉiuj revolucioj en la daŭro de la tempo instituciiĝas, kaj ke la idealismaj batalantoj de la unua periodo transdonas la regadon al homoj, kiuj apartenantaj al posta generacio, ne havas la samajn idealismajn pensojn, emojn kaj agojn. Temas pri homoj, kiuj volas mastrumi efike kaj remeti en ordon la ĥaosan entuziasmon de la antaŭa periodo. Tio estas, tre verŝajne, natura leĝo, el kiu ankaŭ la Esperanto-movado ne povas elfuĝi. Se Esperanto estus la lingvo plej multe instruata en la mondo, tiam certe ne profitus el tio idealistoj kiel ni, sed tiuj samaj homoj, kiuj nuntempe profitas el la instruado de la angla. Por profiti el io, oni devas esti profitema, kaj esperantistoj ne estas tiaj.

Sed la Esperanto-movado ne venkis, kaj la problemo ne estas tiu. La problemo de la nuna movado, kiu iĝis malpli mova, estas objektiva kaj ŝuldiĝas al la ekapero en la nuna epoko de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike disvastigas ĝin, trovante amason da homoj, kiuj pretas akcepti ĝin kaj mem pludisvastigi ĝin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo, kiun Zamenhof eĉ ne antaŭvidis, ni sentas nin senhelpaj, ni sentas, ke ni vane remas kontraŭflue. Kaj, kiel diras indonezia diro, eĉ krokodiloj ¬ ĉi tie temas pri la veraj bestoj - ridas se vi provas remi kontraŭflue. Je tiu fenomeno en la pasintaj jardekoj estis plurspecaj reagoj. Kelkaj diris: ne estas nia tasko batali kontraŭ la angla. Eble kelkaj el vi konas la rakontojn pri Asteriks, loĝanto en malgranda vilaĝo de Gaŭlujo, la sola vilaĝo, kiu aŭdacas kontraŭstari la invidintan roman armeegon. Sendube la loĝantoj de aliaj vilaĝoj diris, ke ne estas ilia tasko, batali kontraŭ la latina -- kaj vidu la sekvojn. En tiu kazo restas al ni nur la vojo krei nian propran niĉon, nian propran neston en forlasita parto de la arbaro, kaj zorgi pri niaj aferoj.

Tion mi neniel povas akcepti. Komprenigi tion al ĉiuj esperantistoj estis unu el la linioj de mia agado. Mi, ni, estas kiel la vilaĝo de Asteriks. Ni estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj provas enkonduki revolucian novaĵon, sed la mondo ĉirkaŭ ni ne volas aŭdi ĝin, ĉar ĝi renversas ekzistantajn ideojn kaj interesojn. La samo okazis pri sklaveco, la samo estas okazanta nun pri tre pli gravaj temoj. Oni eĉ ŝerce demandas, ĉu la terglobo malaperos en la jaro 2050-a aŭ 2060-a, simple ĉar aro da homoj, kiuj taksas sian komforton pli grava ol ili taksas la pluekziston de la mondo, fajfas pri malpurigo de la medio, internaciaj konvencioj, ktp. Do, ne estas nur Esperanto, kiu estas malatentata de la regantaj fortoj en la imperio.

Ni devas agnoski la situacion de la mondo en nia lingva kampo, sed ni ne devas akcepti ĝin, se ni volas ankoraŭ havi la rajton, respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn. Tion mi provis diri al la esperantistoj en ĉi tiu periodo, kaj mi trovis multajn aŭskultantojn favorajn je tio. Mi provis ĝisnaŭze revenigi al la idealismo de Zamenhof, kiu estis multe pli granda viziulo kaj multe pli danĝera revoluciulo ol ni nun.

Ni certe ne triumfigos Esperanton zorgante pri niaj elegioj en nia forlasita parto de la arbaro. Nur per klara montro de niaj celoj ni eventuale instigos la mondon atenti pri ni: ni volas atingi justecon en la lingva kaj kultura kampo. Eble oni rekte batalos kontraŭ ni, sed tio estos agnosko, ke ni ekzistas kaj ke niaj ideoj estas atentindaj.

Bonŝance la historio ne finiĝis. La nuna situacio ne daŭros eterne, kaj post la fino de unu batalo inter imperioj sekvas nun aliaj bataloj kaj aliaj antaŭvidoj por la estonteco. Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree adaptiĝi al la monda situacio, kiel ili kapablis fari dum la pasinteco. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj el malsamaj kaj inter si batalantaj landoj dum la unua mondmilito. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj loĝantaj en malsamaj flankoj de la tiel nomata "fera kurteno" en multaj jardekoj de la pasinta jarcento. Esperanto estu ankaŭ nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por fari tion oni devas multe pli preti aŭskulti esperantistojn el aliaj civilizoj, kaj ankaŭ aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas.

Krei esperantistojn en ĉiuj mondopartoj kaj ne nur en la tradiciaj landoj estis la dua linio de mia laboro. Certe nun UEA ne estas nur malplena mallongigo en multaj triamondaj landoj.

Mi trovis multajn favorajn aŭskultantojn pri la supre menciitaj ideoj, sed mi ankaŭ trovis multajn indiferentajn aŭskultantojn kaj ankaŭ kelkajn kontraŭajn. Al ĉi tiuj mi diras, ke mi neniam pensis, ke nur mi posedas la veron. Ni vidu en la praktiko, kies ideoj portas pli da rezultoj, tio estas pli multaj neesperantistoj, kiuj konvinkiĝas lerni kaj uzi Esperanton, ĉar la cetero, laŭ konata libro-titolo, estas nur literaturo.

Mi devas ankoraŭ diri du aferojn. La unua temas pri la graveco de la Centra Oficejo de UEA kaj pri la supozataj (vere nur supozataj) luktoj ĉirkaŭ ĝi aŭ inter ĝi kaj la organoj de UEA. La Centra Oficejo estas la plej grava loko en la tuta komunumo. Sen ĝi ne ekzistus firma punkto al kiu rigardi. Ĝi estas nia Mekko kaj nia Vatikano, nia Jerusalemo kaj tiel plu. Dirinte tion, mi tamen diru, ke ĝi havas sian rolon kaj plenumas tion bonege, sed oni ne rajtas atendi de ĝi tion, kion ĝi ne povas fari. Se via intereso estas disvastigi Esperanton en Indonezio, en Gvatemalo aŭ en Francujo, inter la lingvo-instruistoj de Aŭstralio aŭ de Germanujo, la Centra Oficejo ne povas fari tion. Se vi volas ke Eŭropa Unio uzu Esperanton, ne pensu, ke tio okazos per translokigo de la Centra Oficejo al Bruselo. Respondecas pri la progreso de Esperanto en la mondo, pri la atingoj de la celoj de la statuto de UEA, ni mem, la aktivuloj, neniu alia. Ne havu iluzion, ke per oficistoj, vi povas anstataŭigi volontulajn agantojn. Tio estas la maljuneca malsano de nia movado, por parafrazi iun, kiun oni lastatempe tro malmulte citas. Tiukampe mi ne faris multon, sed certe UEA, inkluzive de la Centra Oficejo, eniris la retan mondon dum la lasta jardeko. Samtempe mi klopodis helpi la agantojn tra la landoj kaj tra la lokaj kluboj, ĉar ili estas la veraj produktantoj de esperantistoj, kaj ni ekzistas nur danke al ili.

La dua afero estas, ke mi havas tre bonajn memorojn pri la maniero, kiel multaj novaj esperantistoj en la ekonomie evoluinta mondo kaj multaj normalaj esperantistoj en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko reagis je miaj tro multaj petoj pri kunlaborado aŭ tutsimple pri laborado.

La retaj lernintoj estas, ekzemple, tiuj junuloj, kiuj ekpensas, ke estus bele se ekzistus franca-esperanta vortaro, kaj ekverkas ĝin, ne konsciante pri la ekzisto de la tuta franclingva esperantistaro kaj pri ĝia historio (retaj kursoj ofte estas iom tro kaŝemaj pri la ekzistanta nereta movado).

Por doni ekzemplon pri la neeŭropanoj, mi parolu pri juna afrikano ĵus-lerninto de Esperanto, kiu havis teruran trafik-akcidenton, pro kiu li devis resti en malsanulejo, kaj lia biciklo komplete detruiĝis. Dum la restado en la malsanulejo lia ĉefa angoro estis, ke nun pro manko de biciklo li ne povos iri instrui Esperanton al lokoj malproksimaj du dekojn da kilometroj, kaj pri tio li parolis kun la homoj, kiuj demandis pri lia sano. Elirinte el la malsanulejo, kaj ricevinte la biciklon de eŭropaj esperantistoj, li refariĝis la plej feliĉa homo en la mondo, kaj ekpedalis al siaj foraj klubetoj. Da tiaj okazoj ekzistas multaj en la plej malriĉaj landoj de la mondo. Mi bedaŭras, ke mi ne povas citi pliajn, sed ĉiuj miaj sudamerikaj, afrikaj kaj aziaj geamikoj, certe rekonos sin.

Dum ekzistos tiaj homoj, vi rajtas dormi trankvile pri la pluekzisto de Esperanto, kaj mi rajtas trankvile fini mian periodon kun granda danko al vi ĉiuj!

Renato Corsetti