• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-04 09:40:29    
Urbo Guiyang

cri

 

Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou, troviĝas en sudokcidenta parto de Ĉinio. Vintre la vetero de la urbo estas malvarma kaj pluvema, tial kiam la printempa vento blove verdigis burĝonojn de arboj, loĝantoj de la urbo ekpromenis sur strato kaj placo por bonvenigi la printempon per kantado.

 

Same kiel sinjoro Yao, multaj lokaj loĝantoj ŝatas ludi goon. Sur la centra placo oni ofte povas trovi amasojn da homoj, kiuj ludas goon tie. Homo, kunportante lignan ŝaktabulon, venas al la placo, sidas sur libera loko, kaj demetas la ŝaktabulon; certe baldaŭ venos konata aŭ nekonata goo-amatoro por rivalado.

Distraj kaj plezuraj loĝantoj de la urbo Guiyang lerte ŝanĝas sian distran manieron. Liu Lincheng estas 75-jara maljunulo, sur la centra placo oni ofte vidas lin ludantan turbon. Ludanto turnas ĝin per vipado, lerta ludanto povas fari, ke la turbo sin turnu daŭre dum kelkdek minutoj.

"Turboludo estas utila al sano. Homoj, kiuj ofte ludas ĝin, sentas sin forta kaj vigla. En la urbo Guiyang multaj homoj ŝatas tiun ĉi ludon."

Iom post iom vesperiĝas, kaj sur strato lampoj lumiĝas unu post alia. Guiyang, neniam silentinta urbo, eniris en denovan bruadon.

 

Grandaj kaj malgrandaj hoteloj, restoracioj, multaj kaj diversaj sanigaj centroj, karaoke-kantejoj, noktokluboj, allogas al si multajn vizitantojn, per sia karakteriza funkciado. La plej karakteriza estas la malnova distrikto, en kiu oni vendas diversajn manĝaĵojn. Kelkcent standoj viciĝas ĉe ambaŭ flankoj de la strato, oni eksponas diversspecajn frandaĵojn sur simplaj tabletoj, ili vere logas homojn.

Ne povinte rezisti tian tenton, raportisto eksidis ĉe iu stando, apud li estas du sinjorinoj, manĝantaj.

"Mi estas tre plezura, ni babilas manĝante. Ni sentas nin tre liberaj kaj senĝenaj en tia distra loko, tute malsama al luksaj hoteloj."

Imitante manieron de tiuj ĉi du sinjorinoj, la raportisto ekmanĝis ĉe la stando. Tiam brua nokto sin fandis en printempan odoron, kaj montriĝis tre plezura etoso. La lokaj loĝantoj plene ĝuas distran vivon ĝuste en tia etoso.