• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-04 10:42:45    
Reta societo---vigla novtipa kultura modalo

cri

Reta societo havas malsamecon ol tradicia societo kaj reta fikcia medio. Vasta disvasteco de reto faciligas al najbaroj en iu loĝkvartalo reciproke kontakti kun plej granda sfero kaj oni povas havi sekurecan kaj intiman senton pro najbaraj rilatoj en la reala vivo. En societa reto, voĉo por peti helpon ofte gajnas rapidan respondon kaj pli grave estas, ke oni povas trovi ion, kio plaĉas al li, kaj ankaŭ povas amikiĝi.

Virino retnomata "Blua Veluro" estas loĝanto de pekina fama loĝkvartalo Tiantongyuan. Ŝi ŝategas kuiri frandaĵon kaj ofte gvidas gejunulojn kuiri en societa reto. Ŝi estas honore titolita de retamikoj kiel "Blua Fratino" kaj ĝuas grandan famecon. Sub kuraĝigo kaj subteno de retamikoj, "Blua Veluro" senĉese studas kuirlertecon kaj volas forlasi sian nunan profesion por eniri en la kuir-profesion. Ŝi ankaŭ publikigos sian blogon pri kuirado. Ŝi diris:

"Laŭ societa reto estas tereno por ekspono de mia kuirlerteco, ĉar ĉiuj bezonas laŭdon de aliaj kaj la laŭdo kaj akcepto trankviligas min. Estas malfacile por mi sola plenumi aferon sed estas malsame por koalicia plenumo. Estra trankvilige."

Dank' al reto, najbaroj en loĝkvartaloj facile formas koalician forton kaj realigas komunan deziron. En la loĝkvartalo Huilongguan, funkcias infano-zorga biblioteko, kiu estas sub antaŭenpuŝo de virino retnomata "Blua Birdo" kaj aliaj retamikoj. La loĝkvartalo Huilongguan estas granda kultura loĝkvartalo en pekina norda parto. Laŭ plane ĝia superos 8 milionojn da kvadrataj metroj kaj registrataj klientoj superas 170 milojn. En la granda novtipa loĝkvartalo, retamikoj sin apogas sur societa reto kaj antaŭenpuŝas konstruadon de la loĝkvartalo. "Blua Birdo" konigis:

"La loĝkvartalo estas la nova loĝkvartalo kaj mankas al la loko tereno por infanaj aktivadoj. Geknaboj rapide kreskas kaj mankas al ni tempo fari societan konstruadon. Tial ni pensis pri konstruado de biblioteko, ĉiuj kontribuas siajn librojn al la biblioteko por ke pli multaj homojn legu ilin. La propono pri kontribuo de libroj tuj gajnis subtenon de loĝantoj. Kelkaj amikoj, kiuj ŝatas librojn, eĉ donacas siajn novajn librojn."

"Blua Birdo" konigis, ke krom establiĝo de la biblioteko, en reto ankaŭ funkcias pediatria varmtelefon-linio kaj kurso por naskada scio. Ili ankaŭ plurfoje organizas monkontribuon al malriĉaj infanoj. Lastatempe ŝi kaj ŝiaj retamikoj okupiĝis pri kristnaska amuza vespero kaj tio jam estas la kvara kristnaska amuza vespero organizita de ili.

Povas esti dirite, ke per reto, la moderna amaskomunikilo, en moderna urbo, tradicia folkloreco pri tio, ke malproksima parenco estas malpli bona ol proksimaj najbaroj senĉese daŭras kaj formas pli abundan koloron.