• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-04 16:38:11    
Pekinanoj grimpis sur Grandan Muron en Novjara Tago (foto)

cri

La 1-an de januaro, miloj da pekinanoj kontraŭ frosto grimpis sur la Grandan Muron de Badaling. Oni per tiu ĉi tradicia aranĝo celebris la novjaron kaj esprimis fervoran subtenon al la Pekinaj Olimpikoj.

La Granda Muro de Badaling, troviĝanta en la norda antaŭurbo de Pekino, estas fama monda kultura heredaĵo. La Novjara Tago estis serena. Blanka neĝo kovris la tutan monton ĉirkaŭ la Granda Muro. Malgraŭ frosto, miloj da pekinaj loĝantoj kolektiĝis tie por partopreni en tiu ĉi tradicia aranĝo.

Tiu ĉi aranĝo kun partopreno de popolamasoj estas iniciatita en 1996. Post kelkaj jaroj la aranĝo jam fariĝis tradicia sanigado por novjara celebro. Ĉi-jare organizanto metis olimpikan elementon en tiun ĉi aranĝon por reliefigi entuziasmon de loĝantoj pri la Pekinaj Olimpikoj kaj krei sportan etoson. La aranĝo vekis grandan fervoron de loĝantoj.

Oni okazigis konkurson inter dispozicioj, konsistantaj el 2 008 loĝantoj laŭ 5 koloroj de la olimpikaj ringoj. Inter grimpantoj raportisto renkontis maljunan sinjoron Chen Weiqiang. 65-jara li estas amatoro de kurado, kaj 4-foje partoprenis en tiu ĉi aranĝo. Li diris, ke li ŝatas korpekzercadon, kaj tio estas la plej bona maniero, subteni la Pekinajn Olimpikojn.

Li diris al raportisto, ke li 4-foje partoprenis en tiu ĉi aranĝo, kaj ekde 1984 li sin ekzercas en kurado; li kaj aliaj amatoroj organizis klubon en la distrikto Haidian, kaj ofte aktivas en diversaj sanigadoj.

Por veki la entuziasmon de loĝantaro pri la Pekinaj Olimpikoj, kaj ankaŭ por instigi loĝantaron partopreni en sportado, en 2006 la ĉina registaro alvokis popolan sportadon en la tuta lando, kaj planis okazigi pli da similaj aranĝoj en 2007. Tiuj aranĝoj estas nomataj Korpekzercado de Loĝantaro por Olimpikoj. Ĉi-jare grimpado sur la Grandan Muron estas ĝuste unu el tiuj ĉi aranĝoj. Raportisto renkontis ankaŭ universitatan studenton Sun Tao. Li, vestita malmulte malgraŭ frosta vetero, diris al raportisto, ke vigla sceno forgesigis al li la malvarmecon.

Tiutage ankaŭ multaj eksterlandaj turistoj kun granda intereso aliĝis al la grimpado. Tsuneyasu Inamoto, el Japanio, diris en la ĉina lingvo, ke li multe ĝojas partopreni en tiu ĉi aranĝo.

En la Novjara Tago ankaŭ multaj aliaj urboj okazigis diversajn sanigajn aktivadojn por celebri la novjaron kaj la venontajn olimpikojn. Tianjin estas unu el la partneraj urboj de la Pekinaj Olimpikoj. Tiutage en tiu ĉi urbo oni okazigis grimpadon al televida turo.