• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-04 19:23:08    
Ĉinio stimulas disvolvon de mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj

cri

Sekve de la evoluado de la ĉina ekonomio kaj la altiĝo de la vivnivelo de la popolo, postulo de urbaj loĝantoj pri domoj estas pli kaj pli alta. Sed por Ĉinio, la lando kun granda loĝantaro kaj relative malmultaj teraj riĉfontoj, la rapida plivastiĝo de doma areo kaŭzis intensiĝon de urbaj teraj riĉfontoj kaj samtempe kaŭzis tion, ke familioj kun malgranda kaj mezgranda enspezo ne havas kapablon aĉeti apartamentojn. En la komenco de la kuranta jaro, la ĉina registaro ellaboris novan pridoman politikon kaj difinis, ke estontece diversaj urboj konstruu ĉefe domojn kun apartamentoj areantaj je 90 kaj malpli ol 90 kvadrataj metroj. En la apartamento kun la areo de malpli ol 90 kvadrataj metroj, kuirejo konsistas el ferma loko kun fumo kaj malferma senfuma loko, la malferma senfuma loko estas uzata ankaŭ kiel manĝosaloneto, kaj manĝohaleto povas esti kombinita kun gastsalono kiel nova spaco, tiel oni povas "uzi unu kvadratan metron kiel 2 kvadratajn metrojn"… Ĉi tiu estas la apartamenta tipo, kiu ĝuis la duan premion en la "konkurso pri desegnado de mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj". Desegnisto de tiu tipo sinjoro Liu Xiaozhong, ĝenerala arkitekto de pekina konstrudesegnada instituto, diris:

"En la desegnado, mi unue konsideris ĉiujn enhavojn kaj problemojn, la spacutiliga proporcio estas alta. Due, laŭ ago kaj postulo de homoj, oni racie desegnis la spacon. Tio estas la trajto de malgrandaj apartamentoj."

Mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj jam formis varman punkton sur la nuna ĉina desegna kampo. Ĉar laŭ difino de la ĉina registaro, de la 1-a de junio de la kuranta jaro, la areo de novaj domoj kun la apartamentoj de malpli ol 90 kvadrataj metroj devas okupi 70% de totala areo de konstruaĵoj.

Ĉinio havas grandan loĝantaron, la teraj riĉfontoj estas intensaj, pokapa areo estas nur triono de la monda meznombra nivelo. Sekve de la rapidigo de urbiga procezo, postulo de domoj de popolanoj ankoraŭ senĉese pliiĝas. Kaj la konsuma modelo de grandarea domo, kiu okupas grandan teron, konsumas amason da ŝtallaminataĵoj, freŝa akvo kaj energio, ne konformas al la principo de kontinuigebla evoluado. Vicestro de ĉina asocio de industrio de doma kaj biena proprietoj sinjoro Zhu Zhongyi diris, ke establigo de la doma konsuma modelo kun mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj kiel la ĉefaĵo konformas al ĉina reala nivelo de loĝantaro, riĉfontoj kaj nuna ekonomia kaj socia evoluado, kaj helpas solvon de la doma problemo de normalaj loĝantoj kaj altigon de ĝenerala vivnivelo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj.

"Nia lando iniciatas la konsuman modelon kun mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj kiel ĉefaĵo, ĉar unue nun provizado de ĉi tiaj apartamentoj ne povas kontentigi postulon, due ĉinaj teraj riĉfontoj estas relative malmultaj. Cetere, ni ankaŭ referencis agmanieron de aliaj landoj, kies pokapaj riĉfontoj estas malmultaj, kiel de Japanio kaj Korea Respubliko, ankaŭ ili havas leĝan limigon pri domkonstrua areo."