• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-05 09:07:22    
Iom pri ĉina aktorino Gong Li (foto)

cri

Post kelkjara malaktivigo, komence de 2005, Gong Li sinsekve faris prezentadon en holivudaj filmoj "Rememoro de Gejŝo", "Miama Situacio" kaj aliaj, precipe en la filmo "Miama Situacio", Gong Li ludas malbonan personon kun komplika temperamento. Tio estas tute mala kun ŝia antaŭa ludado. Por bone ludi la rolon, Gong Li per tri monatoj spertis vivon kaj lernis kapablon pri pafo kaj stiro de skifo. Laŭ ŝi la rolo tute absorbis ŝin. Gong Li diris:

"Tio estas plej freŝa rolo kaj en ordinara vivo mi probable ne kontaktas tian personon, cetere vortoj de la rolo estas trafaj. Partoprenante en prezento de la filmo, mi ja lernis multe."

Por forta intereso al ludo de nova rolo, post prezento de la filmo "Miama Situacio", Gong Li partoprenas en prezento de filmo "La Urbo kun Oraj Kirasoj" kameraata de reĝisoro Zhang Yimou kaj ŝi ludas rolon de imperiestrino de antikva imperio kun ege nekonsekvenca kaj komplika animstato. Reĝisoro Zhang Yimou publike parolis pri tio, ke estas Gong Li, la eminenta aktorino, kiu povas esti kompetenta al la rolo.

Aliĝo de multaj famaj steloj al la filmo La Urbo kun Ora Kiraso estas brila punkto de la filmo. Internaciaj gigantaj steloj Zhou Runfa kaj Gong Li kunlabore ludas rolojn respektive de imperiestro kaj imperiestrino. Ĉinaj junaj aktorinoj deziras ludi rolon en filmo de Zhang Yimou kaj per tio famiĝi, ĉar antaŭe dank' al prezentado en filmoj de Zhang Yimou, ĉinaj aktorinoj Gong Li kaj Zhang Ziyi fariĝis internaciaj konataj filmsteloj. Konigante sian kriterion pri elekto de aktoroj, Zhang Yimou diris:

"Mi faras elekton de aktoroj laŭ karakterizo de roloj donitaj en scenaro. Ĝenerale ni konsideras nenian alian faktoron. Laŭ mi, kultura edukiteco estas pli grava, ĉar komprena kapablo kaj bona edukiteco faciligas al aktoroj kompreni scenaron kaj bone ludi rolon."

Kiel internacia filmstelo, kiu famiĝis antaŭ multaj jaroj, Gong Li partoprenis en prezento de malmultaj filmoj en la lastaj jaroj, en plejparto de tempo, ŝi atendas bonan scenaron kaj taŭgan rolon. Gong Li pli ol 40-jara havas pli profundan komprenon pri arto kaj pri vivo. Laŭ ŝi, sekve de altiĝo de aĝo kaj multiĝo de sperto, aktoro povas pli bone ludi rolon, ŝi diris:

"Por aktoro, aĝo ne estas problemo, animstato estas pli grava. Kompreneble ankaŭ sperto estas nemankigebla. Juna aktoro ne komplete komprenas vivon kaj ne povas vivece ludi rolon."

Nun Gong Li disvastigas la filmon "La Urbo kun Oraj Kirasoj" en Hongkong kaj aliaj lokoj. Por spektantoj, kiuj konas filmojn, en kiuj Gong Li ludas rolojn, la filmo eksponas alian kapablon de la eminenta aktorino en prezenta lerteco.