• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-05 12:30:18    
Aŭtoro de Esperanto-vortaro premiita de la Sveda Akademio

cri
La Sveda Akademio, kiu decidas ankaŭ pri la literatura Nobel-premio, la 20-an de decembro diskonigis, ke ĝi premias la konatan esperantiston Ebbe Vilborg per speciala premio de 50.000 svedaj kronoj (iom pli ol 5.000 eŭroj). En la motivigo de la premio estas aparte menciita lia laboro por Esperanto, sed ankaŭ liaj verkoj kun rilato al latino kaj la klasika greka lingvo. En la sama kunsido reprezentantoj de la Sveda Akademio akcentis la neceson defendi la svedan lingvon kontraŭ la angla.

Ebbe Vilborg, kiu ĉi-jare povis soleni sian 80-an naskiĝtagon, dum multaj jaroj estis docento pri la klasika greka lingvo en la universitato de Gotenburgo. Li estas honora membro de UEA.

Jam en 1958 aperis lia malgranda dudirekta vortaro esperanta-sveda-esperanta, kaj en 1992 estis eldonita lia vortaro sveda-esperanta, la plej granda ĝis nun aperinta leksikono inter la sveda kaj Esperanto. La gazetara komuniko de la Sveda Akademio aparte mencias, ke Ebbe Vilborg pli frue estis ano de la Akademio de Esperanto.

La specialaj premioj de la Sveda Akademio al Ebbe Vilborg kaj al pluraj aliaj personoj estis anoncitaj en solena kunsido de la akademio la 20-an de decembro. Al la kunsido ĉeestis interalie la gereĝoj de Svedio. Dum ĝi la direktoro de la Sveda Akademio, Sture Allén, faris paroladon en kiu li akcentis la neceson defendi la svedan lingvon kontraŭ la angla.

Pri la sama temo parolis poste ankaŭ la konstanta sekretario de la Sveda Akademio, Horace Engdahl. Parolante pri la uzo de la angla lingvo en universitata edukado, li diris interalie:

Estas bizare, ke iu povas opinii, ke transiro al lingvo, kiun instruistoj kaj studentoj ne plene regas, povus konduki al kvalitaltiĝo en la scienca diskuto. Kiel svedo en la angla oni iĝas pli stulta, kaj la unua konsekvenco ŝajnas esti, ke oni tion ne rimarkas.

(La informo fontas el Libera Folio)