• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-05 15:02:01    
Nova proparolanto de ĝenerala sekretario de UN (foto)

cri

Sekve de la enoficiĝo de Ban Ki-moon kiel la ĝenerala sekretario de UN, debutis ankaŭ lia teamo, inkluzive de Michelle Montas, la nove nomumita novaĵa proparolanto de Ban Ki-moon.

Michelle Montas venis el Haitio kaj bone regas la anglan kaj francan. Antaŭ la enoficiĝo en Unuiĝintaj Nacioj ŝi okupiĝis pri ĵurnalismo dum 28 jaroj. Pro tio, ke ŝi kaj ŝia edzo malkovris politikan koruptecon kaj homrajtoatencon de la haitia registaro, la edzo estis murdita, kaj ankaŭ ŝi du-foje travivis murdon. Poste ŝi rifuĝis eksterlande kaj fine ricevis laborpostenon en Unuiĝintaj Nacioj. Antaŭ la enoficiĝo kiel proparolanto de la ĝenerala sekretario, ŝi servis sinsekve kiel proparolanto de la Sekureca Konsilio kaj prezidisto de la Franclingva Sekcio de Radio de Unuiĝintaj Nacioj.

Parolante pri enoficiĝo kiel la proparolanto, Michelle Montas, diris, ke ŝi aŭdis onidiron pri la nova laborposteno, tamen ŝi ricevis la oficialan anoncon je kelkaj horoj antaŭ proklamo de la nomumo en la lasta tago de 2006; la nomumo multe surprizis ŝin, kaj kun granda emocio ŝi akceptis tiun ĉi novan postenon. Antaŭ tio ŝi intervidiĝis kun teamo de la nova ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. Ŝi diris, ke tiam ŝi parolis kun ili pri multaj aferoj, sed ekster ŝia supozo, la intervidiĝo okazis kiel testo por la nova laborposteno. Ŝi sentis grandan honoron pro la enoficiĝo kiel proparolanto de ĝenerala sekretario.

La posteno de proparolanto de la ĝenerala sekretario estas tre grava en Unuiĝintaj Nacioj. Pro ofta komunikado kun la ĝenerala sekretario kaj amaskomunikiloj, ŝia konduto sendube estas aparte atentata. Siasignife la proparolanto komunikas voĉon de la ĝenerala sekretario, kaj samtempe reprezentas figuron de Unuiĝintaj Nacioj. Estante proparolanto de la ĝenerala sekretario, Michelle Montas jam estas ne plu ĵurnalisto, sed komunikanto kun ĵurnalistoj, kvankam ŝi kontaktas amaskomunikilojn ĉiutage. Ŝi diris, ke kutimo kaj lerteco el ŝia ĵurnalista profesio estas parto de ŝia vivo, kaj ŝi konservos ilin plu. Ŝi diris ankaŭ, ke estante la proparolanto, ŝi devas ne kaŝi aŭ falsi veraĵon, sed liveri informon, precipe tiun el oficiala kanalo.