• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-05 18:17:07    
Ekfunkciis usona nova Kongreso

cri

En la 4-a de januaro oficiale ekfunkciis la 110-a sesio de la usona Kongreso kun Nancy Pelosi de la Demokratia Partio el la ŝtato Kalifornio kiel la 1-a virina prezidanto de la Domo de Reprezentantoj en la historio de Usono.

En la enoficiĝa ceremonio Nancy Pelosi faris parolon. Ŝi diris, ke tio estas historieca momento por la usonaj Kongreso kaj virinoj. Por tiu ĉi momento oni atendis pli ol 200 jarojn. Ŝi diris ankaǔ, ke la elektado de la Kongreso en 2006 esprimis la apelacion de la elektantoj por ŝanĝiĝo. Ili postulis ne nur ŝanĝi la regpotencon de la Kongreso, sed ankaǔ elekti novan direkton de antaǔenmarŝo de Usono. La usonaj popolanoj klare esprimis, ke ili volas elekti novan direkton rilate la irakan problemon. Ili ne volas preni senlimajn devojn por iu senfina milito.

En la mezperioda elektado de la usona Kongreso okazinta en novembro de la pasinta jaro, la Demokratia Partio venkis la Respublikan Partion kaj reprenis la regpotencon en la Senato kaj la Domo de Reprezentantoj de la usona Kongreso post 12 jaroj. Laǔ la publika opinio la regado de la Demokratia Partio super la Kongreso – la leĝdona institucio – nepre alportos serion da grandaj influoj al diversaj politikoj de Usono kaj la unua kompreneble estos la usona politiko pri Irako.

Laǔ raporto, en la venonta semajno prezidento Bush publikigos sian novan politikon pri Irako. Pro la malstabila situacio en Irako, sendi pliajn soldatojn al Irako verŝajne estas la nepra elekto de Bush. Tamen la Demokratia Partio netute aprobas tion. Prezidanto de la Militafera Komitato de la nova Senato, senatano de la Demokratia Partio Carl Levin esprimis, ke li probable subtenos mallongperiodan pliigon de soldatoj por la celo de armea retiriĝo kun la premiso, ke irakanoj surportu pli da respondecoj por sia ŝtato kaj ke la usona armeo ekretiros sin el Irako en 4 aǔ 6 monatoj. Prezidanto de la komitato pri diplomatiaj rilatoj Joseph Biden tamen klare esprimis sian oponon kontraǔ sendo de pliaj soldatoj al Irako, opiniante, ke "tio estas tute erara strategio". Joseph Biden estas subtenata de multaj membroj de la Demokratia Partio. Laǔ la publika opinio, la Demokratia Partio ankoraǔ ne unuigis sian starpunkton, tamen ĝenerale ĝia subteno al la baldaǔ ellaborota "projekto pri pliigo de soldatoj" estas limigita. Samtempe la Senato organizos plurajn televidajn aǔskultojn pri la usona politiko al Irako por doni premadon al Bush.

Due, la Kongreso regata de la Demokratia Partio ne povas malhelpi la planon de Bush por sendi pliajn soldatojn al Irako, tamen ĝi povas doni premon al Bush rilate la problemon de milita elspezo. Laǔ konservativa antaǔkalkulo la usona milita elspezado de la kuranta jaro en Irako superos 100 miliardojn da usonaj dolaroj.

Krom tio, la Demokratia Partio kritikas, ke la financa politiko de la registaro de Bush "ĉiam estas en kaoso".