• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-08 14:47:49    
Akriĝas interna konflikto en Palestino

cri

La 7-an de januaro en Gaza, Fatah, gvidata de Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, okazigis grandskalan kunvenon, manifestantan forton kontraŭ la antagonisma Hamas. Oni opiniis, ke la kunveno probable akrigos streĉecon de la rilatoj inter Fatah kaj Hamas.

Tiutage dekmiloj da partizanoj de Fatah kunvenis al stadiono, troviĝanta en la urbo de Gaza por celebri la 42-an datrevenon de la fondiĝo de Fatah. Tiu ĉi kunveno estas la plej grandskala ekde 1994. Ĉeestantoj de la kunveno svingis flavajn flagojn de Fatah. Ili pafis al la ĉielo kaj kriis "mortigu murdintojn". En la kunveno Mohammed Dahlan, altranga membro de Fatah, minacis okazigi reprezalion al Hamas. Li diris, ke se membroj de Fatah estos atakitaj, ili faros duoblan rebaton. Oficisto el Hamas riproĉis Mohammed Dahlan, ke li provokis Hamas, kaj instigis internan perforton, tamen Hamas ne timas la minacon. Pro paroloj de la du flankoj, oni timas, ke pli da perfortaĵoj aperos en Palestino.

Depost kiam Hamas prenis regpovon, venkante Fatah en elektado de la Palestina Leĝdona Komitato, en la komenco de la lasta jaro, sanga konflikto kontinuas inter la du flankoj. Decembre de la lasta jaro, Mahmoud Abbas proklamis malsukceson de la traktado inter la du flankoj pri kabineta organizado, kaj decidis okazigi refojan elektadon. Sed Hamas opiniis, ke la refoja elektado celas renversi la registaron, gvidatan de Hamas. Poste inter la du flankoj okazis la plej grava sanga konflikto de la lastaj 10 jaroj. En 4 tagoj la konflikto mortigis 15 homojn. Post la paŭzo dum du semajnoj, milita konflikto refoje eksplodis en la lasta merkredo. Ĝis nun mortis jam almenaŭ 17 homoj.

En la 6-a de januaro, Mohammed Aaaas deklaris, ke la agadaj trupoj, fonditaj post preno de la regpovo far Hamas, estas kontraŭleĝaj. Li postulis, ke oni aneksu tiujn ĉi trupojn al la sekurigaj trupoj, gvidataj de li, alie li aplikos pluajn kontraŭrimedojn. Hamas rifuzis tiun ĉi postulon, kaj eĉ proklamis varbi soldatojn por la trupoj, ke ilia nombro pliiĝu de 5 500 ĝis 12 000. Ismail Haniyeh, ĉefo de Hamas kaj ĉefministro de la palestina aŭtonoma registaro, diris, ke la agadaj trupoj estas leĝaj. Li kritikis, ke iuj ne esperas pacon kaj stabilecon en Palestino.

Oni opiniis, ke politika diverĝo inter Fatah kaj Hamas pliiĝas, tamen la du flankoj estas egale fortaj en militafera kapablo, tial neniu povas regi super la alia. Nun estas nenia simptomo de mildiĝo inter la du flankoj.

Laŭ oficisto el Fatah, la 7-an de tiu ĉi monato en fermkunveno kun partopreno de altrangaj oficistoj de Fatah, Mahmoud Abbas diris, ke li klopodos plu por antaŭenpuŝi antaŭdatan okazigon de la elektado. Li diris, ke ĉiuj vojoj al la intertraktado pri kabineta organizado estas blokitaj, tial restas neniu alia rimedo ol okazigo de la elektado. Li alvokis preparon de Fatah por la elektado. Sed Hamas plurfoje rifuzis antaŭdatan okazigon de la elektado, kaj avertis, ke la elektado kaŭzos pli da internaj perfortaĵoj.