• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-08 15:52:00    
Alloga ĉeval-konkurso en Melburno

cri

Rilate al bredado kaj konkurso de ĉevalo, la historio de Ĉinio estas plej longa. En la antikveco estis sennombraj eminentaj ĉevaloj, kiuj galopis 500 kilometrojn tage, kaj 400 kilometrojn nokte. En la nuna tempo, estas senpredecenca la ĉeval-konkursa festivalo de "Melburna pokalo" de Aŭstralio. En ĝi montras sin ĉevaloj plej bonaj en la mondo.

Plej ekscita ĉeval-konkurso

En la jaro 1861, t.e., en la komenco de la konkurso, nur 4 000 personoj ĝin vizitis, tamen nun, centmiloj aprecas la konkurson en la hipodromo, krome, ankoraŭ 700 milionoj da spektantoj el 120 landoj kaj regionoj spektas la televidan rektan elsendadon pri la konkurso; kompreneble, estas malfacile kalkulebla la nombro de spektantoj, kiuj ĝin aprecas per interreto kaj aŭskultas per radio. La ĉeval-konkursa festivalo de "melburna pokalo" ne nur estas socia kaj kultura tradicio fierinda por la tuta Oceanio, sed ankaŭ estas unu el la plej renomaj internaciaj ĉeval-konkursoj en la tuta mondo.

La hipodromo fondiĝis en la jaro 1855, situanta ses kilometrojn for de la melburna centro. Ĝi estas unu el la hipodromoj plej bone ekipitaj en la mondo, kaj samtempe estas publika roza ĝardeno plej vasta en Aŭstralio. En la unua semajno de novembro, tie ege furoras pli ol dekmil rozujoj.

Dum la ĉeval-konkurso, tio estas, ĉirkaŭ la unua mardo de ĉiu novembro (ĉijare, la 7-a de novembro), okazas 8-taga karnavalo plena de amuzado kaj sociaj interrilatoj kaj kombinanta la ĉeval-konkurson, gastronomion kaj modfasonon. La kvar ĉeval-konkursoj estas la plej ĉefaj aktivadoj, interalie, la tago, en kiu okazas la konkurso de "Merburna Pokalo" estas difinita kiel publika ferio de la ŝtato Viktorio. La premio por ĉijara ĉampiono de la ĉeval-konkurso estas rekorda, do, 5 milionoj kaj 100 miloj da aŭstraliaj dolaroj. En mardo okazas sume dek-raŭndaj konkursoj. Preskaŭ ĉiuj melburnanoj rilatas al la konkurso, ĉar plejparto da ili elspezas 10 aŭstraliajn dolarojn por unu bileto kaj provi sian fortunon. Je 40 minutoj post la 14-a horo, 24 pintaj ĉevaloj konkursas sur la kurejo longa je 3 200 metroj. Pro tio, ke la Merburna Pokalo estas ege influa, do ĉiuj ĉampionoj nature estas dorlotataj de oceanianoj.

Okulplaĉa modfasono

Krom la ĉeval-konkurso, ankaŭ modfasono kadre de la Merburna Pokalo estas multe parolata temo. En la unua tago estas juĝado pri "pinta vira tradicia ĉeval-konkursa modfasono"; en la dua tago estas konkurso de virina tradicia moda ĉapelo"; en la tria tago, nomata "festotago de virinoj" la tajdo estas finalo de virina modfasono; kaj en la kvara tago estas konkurso de infana fasono. Dum la tuta karnavalo, sinjorinoj delikate vestitaj ja estas okulplaĉaj en la svarmaj homamasoj.

Belaj ĉapeloj karakterizas la karnavalon. La diversspecaj kaj buntaj ĉapeloj estas aparte projektitaj kaj faritaj kaj estas distingiĝaj en la karnavalo. Laŭ koncerna statistiko, en la pasintjara ĉeval-konkurso, oni bonŝance aprecis 47 960 ĉapelojn, 39 578 parojn da ŝuoj kaj 22 321 mansaketojn.

Por tiuj, kiuj neniom interesiĝas pri ĉeval-konkurso, vetludado kaj modfasono, la tago de "Melburna Pokalo" ja estas la unua publika ferio por malstreĉiĝo en la dua duonjaro post longtempa atendado dum kvin monatoj. Kompreneble la tago estas agrabla por ili.

Oni diras, ke se vi volas koni la aŭstralian kulturon, la "Melburna Pokalo" ja estas neniel preterlasebla ŝanco. Aliaj diras, ke se vi ne ĉeloke spertus la ekscitan emocion de la pokalo, vi do ne atingus Melburnon. Pravas, ke multaj eniras la ĉeval-konkursejon, ne celante spekti ĉevalon, ĉar partopreni en la spektakla karnavalo jam estas unu el la plej gravaj tradiciaj sociaj aktivadoj en la jaro.