• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-09 13:01:44    
Mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj fariĝos ĉefa korpo

cri
En la longa tempo, pro bremso de domaranĝa sistemo, iuj ĉinoj ne havis apartamentojn, iuj havis malgrandajn. En 1978, ĉina pokapa doma areo en urbetoj estis nur 7,2 kvadrataj metroj. En la fino de la lasta jarcento, Ĉinio ellaboris novan doman sistemon, domoj de urbetaj loĝantoj estas aranĝataj de la merkato, anstataŭ esti plu aranĝitaj de la registaro. Tio ne nur stimulis la merkaton, sed ankaŭ rapidigis evoluadon de doma konstruado. Ĝis la fino de la lasta jaro, ĉina pokapa doma areo superis 26 kvadratajn metrojn.

Sed, nun en Ĉinio ankoraŭ ekzistas malbona tendenco de doma konsumado. Iuj riĉuloj senlime strebas al grandeco kaj lukso de apartamento, sed multaj homoj kun meznivela kaj malaltanivela enspezo ne havas kapablon aĉeti apartamentojn pro alta prezo, aŭ sen propra kapablo malracie aĉetis apartamentojn, kaj kaŭzis malaltiĝon de la vivnivelo. Sinjoro Zhu Zhongyi opiniis, ke en ĉi tiu stato, Ĉinio devas iniciati sanan, justan kaj riĉfontoŝparan konsuman modelon.

"La areo de domoj rilatas al aranĝo de publikaj riĉfontoj, riĉuloj ne devas senlime plivastigi areon, ankaŭ malriĉuloj devas posedi domojn. La areo de mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj estas malgranda, tial prezo malpliiĝas, tio utilas al konsumantoj, precipe al tiuj kun meznivela aŭ malaltanivela enspezo."

Laŭ enketaj donitaĵoj, nun mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj konformas al postulo de loĝantoj.

Sinjoro Yu Qiping ĵus finis sian lernadon en universitato kaj nun laboras en pekina korporacio pri informadika tekniko. Li sciigis al raportisto, ke li ne trovis apartamenton, kiun li povas aĉeti. Li diris:

"Areo de pekinaj apartamentoj estas granda, mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj estas malmultaj. Kaj prezo de pekinaj apartamentoj ĉiam pliiĝas, eĉ antaŭurbe la prezo de ĉiu kvadrata metro jam pliiĝis ĝis 8 mil juanoj, sed mia enspezo restas sub 4 mil juanoj ĉiumonate, mi fundamente ne povas aĉeti domon."

En Pekino, multaj homoj havas la saman ĉagrenon kiel sinjoro Yu Qiping. Sinjoro Ma Liang laboras en registara fako jam pli ol dek jarojn, en la kuranta jaro li aĝas 38 jarojn. Li sciigis al la raportisto, ke se nun li aĉetos apartamenton, lia ŝparaĵo sufiĉas nur por la unua pago, la restaĵo devas dependi de kredito. Pro maltrankvilo pri la vivkvalito, li ĉiam ne kuraĝas aĉeti apartamenton. Parolante pri la stimulo al disvolvo de mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj, fare de la registaro, li tre ĝojas:

"Domo kun mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj favoras mian elekton, mi ne havas kapablon aĉeti grandan apartamenton, sed estas libere por mi aĉeti mezgrandan kaj malgrandan apartamenton. Kaj mi certe elektos tian apartamenton kun racia dispozicio kaj klara funkcio."

Laŭ specialisto, la tasko estas peza kaj la vojo longa, ke Ĉinio plenumas la doman konsuman modelon de riĉfontoŝparaj malgrandaj kaj mezgrandaj apartamentoj. Nun, ĉinaj domaj impostoj kaj kostoj ĉefe estas enkorpigitaj en negoca kaj cirkula ĉeneroj, kaj en la procezo de teno de doma proprieto, oni ne bezonas elspezi monon por imposto. Pro la politiko, iuj homoj kolektis domajn fontojn por akiri superprofiton. En la estonteco, per iuj reguligaj rimedoj Ĉinio subtenos konsumadon de mezgrandaj kaj malgrandaj apartamentoj kaj bremsos troan konsumadon, tiel realigos la celon, ke ĉiuj havu domojn.