• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-09 15:49:21    
Iom pri informisto helpanta samvilaĝanojn kolekti kaj elsendi informojn en informadika sistemo (foto)

cri
Iun tagon de julio de la jaro 2003, Xiao Jun ĝustatempe venis al sia oficejo en la urbeta registara domego. Tralegante la "Tianfu Agrikulturo-Informan Retejon", Xiao Jun atentis iun informon kun jena enhavo: "Morgaŭ kaj postmorgaŭ en la gubernio Pixian regos ventego kaj pluvtorento, bonvole atentigi kamparanojn plifortikigi ŝedojn kontraŭ ventego kaj malvarmeco." Tiam Xiao Jun tuj konsciis, ke samvilaĝanoj probable ne scias baldaŭ okazontan katastrofon.

Li unuflanke rapide elsendis informon al samvilaĝanoj per mallonga mesaĝo en poŝtelefono kaj aliflanke diskutis kun laborantoj de la urbetaj registaroj pri rimedoj kontraŭ ventego kaj pluvtorento. Krom tio, li ankaŭ persone vizitis al hejmo de kamparanoj, kiuj ne mendas agrikulturajn informojn por ke ili sciu la katastrofon.

Post la katastrofo, en la eta informa stacio de Xiao Jun, svarmas samvilaĝanoj. Iu maljuna kamparano per trema voĉo diris: "Vi savas nian rikolton en la tuta jaro."

"Ne, estas aktuala publikigo de agrikultura informo, kiu helpas vin." Xiao Jun kaj parolis kaj malfermis la retejon kaj faris klarigon al samvilaĝanoj pri mistero de la retejo. Li konigis, ke la "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo" estas granda tereno por agrikulturaj informoj. Klientoj de la retejo povas aktuale koni staton de la retejo, se oni havas informon pri aĉetado kaj vendado, li povas publikigi la informon en la retejo por ke pli multaj homoj sciu la informon.

Li konigis al samvilaĝanoj ankaŭ, ke la retejo estas kamparano-helpa informadika sistemo kaj informistoj estas homoj, kiuj helpas samvilaĝanoj kolekti kaj elsendi informojn.

Tiel liaj samvilaĝanoj ekinteresiĝis pri la retejo. En la libera tempo, ili volas veni al la informa stacio por lerni kaj fari interfluon, kaj ankaŭ multiĝas homoj, kiuj kunportas poŝtelefonon.

Nun Xiao Jun jam fariĝis speciala informisto. En ĉiu tago, li unuflanke okupiĝas pri kolekto de merkataj informoj kaj ĝustatempe per telefono kaj interreto faras respondon pri provizora kaj bezonata informo en alilokaj merkatoj; kaj aliflanke helpas samvilaĝanojn vendi iliajn produktojn al la provinco Guangdong, Guizhou kaj aliaj. Nun en la urbeto Tangchang jam establiĝis filio, la duaklasa informa stacio, kiu situas en legoma maldetala merkato de la urbeto Tangchang. Informistoj, same kiel Xiao Jun, servas kiel "informa delegito" en la provinco Sichuan kaj la vicaro senĉese grandiĝas. Wang Hai estas informisto de la duaklasa informa stacio. Li diris:

"Ĉefa laboro de la duaklasa informa stacio estas publikigo de kultura tekniko kaj prezo de legomo. En nia vilaĝo troviĝas iu kamparano, konserva kvanto de lia poŝtelefono estas limigita, do li notas ĉiujn ricevatajn informojn en iu kajero. Kulturante agrikulturajn produktojn, li aplikas teknikon notatan en la kajero. Kiam ni rekomendas novan specon, li povas fari provan kulturadon."