• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-09 17:20:20    
La urbo Zhenjiang

cri
La urbo Zhenjiang situas en la malsupra baseno de la rivero Yangzi, kaj la fiŝoj vivantaj en ĉi tiu sektoro de la rivero havas grandan famecon. Kiam la fiŝoj naĝintaj el la fora maro atingis la situon de Zhenjiang post la long-distanca vojaĝo, la muko en iliaj korpoj estas desaligita, sekve la fiŝaĵoj gustas plej bone.

Laŭ konigo fare de s-ro Ni Bin, el ĉiuspecaj fiŝoj kreskantaj en la rivero Yangzi, tri specoj estas la plej famaj, t.e. spadfiŝo, makruro (Macrura Reevesii) kaj blenio, kiuj estas nomataj "tri frandaĵoj el Yangzi", kaj Zhenjiang ja estas la ĉefa produktejo de tiuj tri-specaj fiŝoj. Inter la menciitaj trispecaj fiŝoj, la plej renoma estas makruro. Oni nomas ĝin "reĝo de fiŝoj". Tiel frue kiel antaŭ pli ol mil jaroj, tia fiŝo jam estis rigardata kiel kurioza frandaĵo. Laŭdire, makruro ege zorgas pri siaj skvamoj, kaj je ektuŝo de reto, ĝi ne moviĝas plu por eviti difektiĝon de siaj skvamoj. La fama antikva poeto de Ĉinio Su Dongpo donis al ĝi alinomon "Skvamo-ama Fiŝo". S-ro Ni Bin diris, ke tre malmultas la kvanto de la makruro, eĉ en Zhengjiang ne estas facile trovi ĝin. Se bonŝance vi vizitos tian restoracion, kiu vendas pladon el tia fiŝo, do nepre ne preterlasu tian ne ofte troveblan ŝancon.

La ĉefa kuira maniero de la makrura plado estas vaporumado. Kvankam vaporumita fiŝo estas unu el la ofte videblaj ĉinaj pladoj, tamen la vaporumita makruro estas eksterordinara plado, ĉar oni vaporumas makruron sen skvamigi ĝin kaj lasas, ke manĝanto mem forigu la skvamojn de la vaporumita fiŝo. La arĝente blankaj skvamoj de makruro posedas multe da graso, kaj kiam makruro kun skvamoj estas vaporumita, la fiŝaĵo fariĝas ankoraŭ pli bongusta. Dum la manĝado oni spicas la fiŝaĵon per zingibro kaj vinagro produktitaj en Zhenjiang, tiamaniere la plado ankoraŭ pli frandiĝas.

En restoracioj ĉe la strato Jiangxian, gastoj povas gustumi multe da tradiciaj famaj pladoj, kia la vaporumita alozo, kaj ankaŭ la preparaj metodoj de tiuj tradiciaj pladoj estas indiĝenecaj. Ekzemple, ĉinoj kutimas kuiri la freŝan fiŝon per akvo de la rivero, kie ĝi kreskis, kaj opinias, ke nur tiamaniere la preparita fiŝaĵo povas gusti originale. Ĉiuj restoracioj ĉe la strato Jiangxian aplikas tian metodon dum la kuirado de la freŝaj fiŝoj kaptitaj el la rivero Yangzi.

Jiangxian.