• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-10 16:18:22    
Pola Radio elsendos ĉiutage 20 minutojn

cri
Laŭ informo de Libera Folio, lunde la 8-an de januaro estis dissendita la lasta ordinara elsendo de Pola Radio en Esperanto. La lasta elsendo okazis du tagojn pli frue ol atendite, sed jam la 9-an de januaro estis aŭdebla la unua novformata, podkasta elsendo. Laŭ informoj diskonigitaj en la lasta ordinara elsendo, ankaŭ la podkastaj programoj estos dissendataj ĉiutage. La unua podkasta elsendo estis 20-minuta, kaj laŭ la strukturo similis la antaŭajn elsendojn.

La unua novformata podkasta elsendo de Pola Radio en Esperanto komenciĝis kiel kutime, per polaj novaĵoj. La elsendon ĉefe prizorgis Gabi Kosiarska, sed partoprenis ankaŭ Barbara Pietrzak. Post la trarigardo de polaj novaĵoj oni povis aŭdi la tradician mardan programeron - trarigardon de Esperanto-gazetaro.

Gabi Kosiarska en la unua podkasta elsendo informis, ke la esperantlingvaj elsendoj daŭre estos aŭskulteblaj ankaŭ per la retejo WRN. Tamen en tiu retejo merkrede ne troveblis la esperantlingva elsendo, sed ial anstataŭe elsendo de la ukrainlingva servo de Pola Radio.

La plej oportuna maniero aŭskulti la novajn elsendojn ajnakaze estas la podkasta variaĵo, kiu jam ekde mardo senprobleme funkciis en la adreso http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.

Podkasto estas relative nova maniero dissendi radiajn programojn tra la reto. Uzantoj abonas podkastojn per aparta programo, kiu aŭtomate serĉas novajn eldonojn de la elsendoj, kaj laŭdezire povas ankaŭ aŭtomate elŝuti ilin el la reto, tiel ke novaj programeroj senprokraste estos aŭskulteblaj en la komputilo aŭ transmeteblaj al porteblaj son-reproduktiloj, ofte nomataj mp3-ludiloj.

Popularaj programoj pod aŭskulti podkastojn estas ekzemple Doppler (por Windows) kaj iTunes (por Macintosh kaj Windows). Por aŭskulti la podkaston necesas unue instali unu el tiuj programoj en sia komputilo, kaj poste tra la programo aboni la elsendon. Post tio novaj eldonoj de la elsendo aŭtomate aperos en la komputilo, kiam ili estos haveblaj.

La enhavo de la elsendoj de Pola Radio en Esperanto ŝajne ne ŝanĝiĝos draste, kvankam la nova Esperanto-redakcio konsistas el nur unu dungito, Gabi Kosiarska.

- Kvankam nia programo nun funkcias en la nova strukturo de Pola Radio, nome la direkcio de novaj amaskomunikiloj, kaj ne plu kadre de la poreksterlanda programo de Pola Radio, ĝia tasko restas senŝanĝa: informi vastskale esperantistan aŭskultantaron en la mondo pri Pollando kaj pri ĝiaj aferoj. Nia nova elsendo, kvankam premiere pretigata por la 17-a horo laŭ la mezeŭropa tempo, kiel ĝis nun, ekde hodiaŭ estas iom malpli longa, kaj daŭros ĉiutage nur dudek minutojn. Ni decidis tamen ne ŝanĝi ĝian teman kadron, diris Gabi Kosiarska en la unua novformata elsendo.

La retejo de Pola Radio en Esperanto reaperis, kun nova formo kaj nova adreso. La adreso de la nova esperantlingva retejo de Pola Radio estas www.polskieradio.pl/eo.

La nova retejo estas ankoraŭ preskaŭ malplena, kaj tute mankas tie la abundaj kvantoj de arkivaj tekstoj kaj sonoj, kiuj konsulteblis en la malaperinta retejo. La 10-an de januaro daŭre malplenis ankaŭ la sekcio "aŭskultu", kvankam jam funkciis la podkasta elsendo.

Kiam la malnova retejo de Pola Radio en Esperanto estis likvidita, malaperis ankaŭ la ligo al ĝi en la enirpaĝo de Radio Polonia. Intertempe reaperis tie la ligo al la nun ne funkcianta esperanta sekcio de la sonarkivo WRN, sed daŭre mankas samloke ligo al la nova, funkcianta esperantlingva retejo.