• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-10 17:11:44    
Transporta kvanto de ĉina fervojo por pasaĝeroj kaj varoj en la pasinta jaro kreis novan rekordon

cri
Transporta kvanto de ĉina fervojo por pasaĝeroj kaj varoj en la pasinta jaro kreis novan rekordon

Laŭ informo, en la pasinta jaro, transporta kvanto de ĉina fervojo por pasaĝeroj kaj varoj kreis novan rekordon kaj ĉefa transporta normo plue estas en antaŭa vico en la mondo.

Pri tio raportisto informiĝis el ĉina tutlanda fervoja laborkunveno okazanta en la 10-a de januaro en Pekino. Ministro de ĉina Fervoja Ministerio sinjoro Liu Zhijun informis en la kunveno, ke en la pasinta jaro, transporta nombro de pasaĝeroj de ĉina fervojo superis 1,2 miliardojn da homoj kaj transporta kvanto de varoj superis 2,8 miliardojn da tunoj, pli multe respektive je 8,7% kaj 6,9% ol en 2005.

Liu Zhijun diris, ke kontinua grandmezura kreskado de transporta kvanto de ĉina fervojo faras gravan kontribuon por garantii stabilan funkcion de la nacia ekonomio kaj bezonadon de popolaj produkto kaj vivo.

Totala kapitalo de eksterkapitalaj bankoj en Ŝanhajo superis 60 miliardojn da usonaj dolaroj

La 9-an de januaro, Fang Xinghai, vicdirektoro de la Financa Serva Oficejo de Ŝanhajo, anoncis, ke la totala kapitalo de eksterkapitalaj bankoj en Ŝanhajo jam superis 60 miliardojn da usonaj dolaroj. En la pasinta jaro, la elcento de eksterkapitalaj bankoj en la totala kapitalo de la ŝanhaja banka industrio altiĝis je 1,1%.

En 2006 monsumo de ĉina teknika enkonduko rekordas historie

En la jaro 2006, la totala monsumo de kontraktoj pri teknika enkondukado de Ĉinio superis 22 miliardojn da usonaj dolaroj, je 15,6% pli multe ol tiu en la sama periodo de la antaŭlasta jaro, kaj kreis novan rekordon historie.

La 9-an de januaro, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis tiun statistikon. Laŭ konigo, Eŭropa Unio estas la plej granda fonto de la ĉina teknika enkondukado, kaj pasintjare, la monsumo de kontraktoj pri teknika enkonduko subskribitaj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio okupis proksimume 40% de la totala monsumo de la tutjaraj kontraktoj.

Kreskas ekstera rekta investo en Hongkong

Laŭ donitaĵo, publikigita de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono en la 9-a de januaro, ekstera rekta investo en Hongkong kontinue forte kreskas. En la antaŭaj 9 monatoj de 2006, 230,9 miliardoj da hongkong-aj dolaroj de ekstera rekta investo enfluis en Hongkong, plimulte je pli ol 40 miliardoj da hongkong-aj dolaroj kompare kun la sama periodo en 2005.

Senorda konkurenco de aŭta eksportado influis figuron de "farita en Ĉinio"

La 9-an de januaro, respondeculo pri fakoj de ĉina Ministerio pri Komerco diris, ke nuntempe pliintensiĝis senorda konkurenc de ĉina aŭta eksportado, tio damaĝas interesojn de eksterlandaj konsumantoj kaj ĉinaj entrerprenoj kaj fakoj kaj influas ankaŭ figuron de "farita en Ĉinio".

Laŭ statistiko de dogano, Ĉinio eksportis preskaŭ 300 milojn da aŭtoj en antaŭaj 11 monatoj de 2006, tiu cifero kreskas 88,8% kompare kun tiu en la sama periodo de 2005. tamen la eksporta prezo reduktiĝis.