• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-10 17:12:03    
Pakistano refoje liberigis arestitajn fiŝistojn de Hindio

cri

En la 9-a de januaro la pakistana registaro refoje liberigis 115 arestitajn fiŝistojn de Hindio. En la sama tago pakistana altaranga oficisto pri sekureco esprimis, ke ĉi-foja decido pri liberigo de hindaj fiŝistoj estas solflanka, kiu celas manifesti al la hinda registaro la "bonkorecon" de Pakistano por pace kunekzisti kun Hindio.

Laǔ konigo, la liberigitaj hindaj fiŝistoj jam estis senditaj al Lahoro, orienta urbo de Pakistano, kaj ili revenos al Hindio en la 10-a de januaro. La pakistana flanko esperas, ke tiu ĉi ago ricevos pozitivan respondon de la hinda flanko.

La surmara "landlimo" inter Hindio kaj Pakistano situas inter la distrikto Creek de la suda provinco Sindh de Pakistano kaj la distrikto Kutch de la nordokcidenta ŝtato Gujarat de Hindio. Tiu ĉi regiono estas fakte senhoma marĉo. Ĝi estas mallarĝa akvareo longa je 96 kilometroj, rekte al la Araba Maro. Pri ĝia aparteneco la provinca registaro de Sindh kaj la loka gvidantaro de la distrikto Kutch havis diverĝojn. En 1947 post la apartiĝo de Hindio kaj Pakistano, la provinco Sindh ekapartenis al Pakistano kaj la distrikto Kutch al Hindio. Pro la ekzisto de la problemo pri tiu ĉi akvareo Pakistano kaj Hindio ankoraǔ ne faris eksplicitan demarkacion surmaran. Tio poste fariĝis la ĉefa kaǔzo, ke la dulandaj registaroj reciproke faris arestadon al fiŝistoj, kiuj fiŝkaptadis "trans la landlimo".

Tiu ĉi akvareo estas senhoma, tamen ĝi havas abundan riĉfonton de petrolo kaj naturgaso. Tial la du flankoj ne cedis sin rilate la apartenecon de tiu ĉi regiono. La du landoj okfoje okazigis intertraktadon pri tiu ĉi problemo, tamen ili ne akiris ian ajn progreson. En la 10-a de aǔgusto, 1999, hinda aerarmeo eĉ paffaligis pakistanan mararmean aviadilon, kiu estis plenumanta sian mision de prospektorado en tiu ĉi disputata regiono kaj tio kaǔzis serioziĝon de la streĉaj rilatoj inter la du landoj.

De 2004, kiam Hindio kaj Pakistano ekmildigis siajn rilatojn, la surmara landlimo de tiu ĉi regiono fariĝas unu el la 8 ĉefaj temoj en la procezo de plenampleksaj dialogoj. Oni ĝenerale opinias, ke tiu ĉi problemo estas la plej facile solvebla el diversaj diverĝoj inter la du flankoj. En januaro de 2005 la du landoj faris efikoplenan komunan mezuradon rilate la surmaran landlimon. En decembro de la pasinta jaro en Rawalpindi, la dulandaj specialistoj atingis komunan konon pri la teknikaj detaloj de refoja farado de komuna mezurado. Ambaǔ flankoj konsentis komenci komunan esploradon pri demarkacio en la 15-a de januaro.

Estas rimarkinde, ke ĉi-foja "amika" ago de Pakistano estis farita antaǔ la baldaǔa vizito de hinda ministro pri eksteraj aferoj Prahab Mukherjee al Pakistano.