• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-11 14:24:21    
Kial kontinue falas nafta prezo en internacia merkato?

cri

Komence de la nova jaro en la internacia merkato la nafta prezo kontinue falas. En la nov-jorka merkato la prezo en templima negoco falis ĝis la plej malalta nivelo de la pasintaj 19 monatoj. Analizantoj opiniis, ke tio rezultis el varma vintro en iuj usonaj regionoj, sufiĉeco de nafta stoko en la tuta mondo, malrapidiĝo de la usona ekonomia kresko kaj mildiĝo de la geopolitika situacio en la Mezoriento.

La 10-an ĉi-monate en la nov-jorka varborso, la prezo de malpeza nafto en templima negoco por februaro malaltiĝis je 1,62 usona dolaro po barelo kaj finiĝis per 54,02 dolaroj, tiu ĉi prezo atingis la plej malaltan nivelon de la 15-a de junio, 2005. En la londona internacia petrola borso, la prezo de brent-a nafto en templima negoco por februaro falis je 1,49 dolaro por barelo kaj finiĝis per 53,69 dolaroj. Kompare kun la historia alteco je 78,4 dolaroj, atingita pasintjulie en la nov-jorka borso, la nuna prezo jam malaltiĝis je ĉirkaŭ 31%.

Grandmezura falo de la nafta prezo rezultas rekte el la varma vintro en Usono kaj la donitaĵo pri stoko de nafto kaj ĝiaj produktaĵoj, nove publikigita de la usona Departemento de Energio. Nordorienta regiono de Usono estas la plej granda merkato, konsumanta hejtaĵon, en la mondo. Komence de tiu ĉi vintro, la temperaturo en la nordorienta kaj meza regionoj de Usono estas evidente pli alta ol tiu en la sama periodo de la pasintaj jaroj, tiu ĉi fenomeno reduktis la konsumadon de hejtaĵo kaj plue faligis la naftan prezon. Laŭ analizantoj, pro la kontinua varmeco, en la pasintaj kelkaj semajnoj, la usona konsumada kvanto de hejtaĵa oleo malaltiĝis averaĝe je 20-30% kompare kun la sama periodo en la pasintaj jaroj. Laŭ la raporto, publikigita de la usona Departemento de Energio en la 10-a de tiu ĉi monato, en la lasta semajno la usona stoko de petrolo, dizeloleo kaj hejtaĵa oleo multe pliiĝis.

Menciinde, ke kompare kun la pasintaj jaroj, ĝenerale en la internacia merkato la nafta oferto multe mildiĝis. Pasintece rapida altiĝo de la nafta prezo ne nur katenis kreskon de la postulado pri nafto, sed ankaŭ stimulis la naftan produktadon. Decembre de 2006 la Monda Banko publikigis raporton, ke en la antaŭaj 9 monatoj de la lasta jaro, la ĉiutaga kvanto postulata de la mondo pliiĝis nur je 500 mil bareloj, multe malpli ol tiu de 3,2 milionoj da bareloj en 2004, dum la ĉiutaga ofertkvanto pliiĝis je 800 mil bareloj. Oktobre de 2006, la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj decidis redukti la produkton, opiniante, ke stoko de nafto en evoluintaj landoj jam atingis historian altecon, tial la oferto jam superis la realan mendon. Laŭ prognozo, la monda ekonomia kresko malrapidiĝos, do ankaŭ tio favoras falon de la nafta prezo.

Laŭ diversaj faktoroj, influantaj la naftan prezon, en la proksima venonteco la prezo falos plu, tio favoras kreskon de la monda ekonomio.