• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-12 16:25:45    
Mongolnacieca muzikisto Yongruw (foto)

cri

Yongruw, ĉina fama mongola muzikisto servas kaj kiel komponisto kaj kiel direktisto. En sia 50-jara muzik-travivaĵo, li kreis grandnombrajn muzikaĵojn diversstilajn kaj lia direktado famas pro senĝeneco kaj libereco.

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas simfonio "Hejmloko" kreita de Yongruw. Kaj lia vivo same kiei liaj muzikaĵoj estas plena de ondado.

En 1933 Yongruw naskiĝis en Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, nordokcidenta Ĉinio. Dolĉaj kaj admirindaj popolaj kantoj de la stepo Horqin inspiras lian belan sonĝon kaj varman aspiron. Rememorante sian sperton en la infaneco, Yongruw diris:

"Mi estas mongolo kaj naskiĝis en la stepo Horqin, tie estas multaj enhavoriĉaj popolaj kantoj, ekzemple popolaj kantoj "Gada Meirin" kaj "Danabal" estas ege famaj. Naskiĝinte mi tuj kontaktis popolajn kantojn kaj de tiam estis influata de tiuj kantoj. Povas esti dirite, ke mia unua muzik-leciono estas en hejmloko kaj estas pri popola kanto."

En 1947, Yongruw forlasis sian riĉan familion kaj aliĝis al kavalerio, tiam li fariĝis arta soldato. En la kavalerio, li tago post tago eksponis sian denaskan muzikan naturecon. En 1950, li estis sendata al Lusina Arta Instituto por lernado en muzika fako. Poste li faris pluan studadon en Ĉina Centra Muzika Instituto.

En 1955 li revenis al Kantdanca Ensemblo de milita regiono de Aŭtonama Regiono de Interna Mongolio kaj sin preparis por sin deciĉi al sia kariero, tamen serio da politikaj katastrofoj trafis lin. En postaj 20 jaroj, li forlasis sian ŝatatan scenejon kaj perdis bonŝancon de prezentado. Rememorante tiaman sperton, Yongruw diris kun profunda emocio:

"Mi neniam forlasis muzikaĵon kaj tiam mi ĉiam kunportis muzikan notacion de okcidentaj muzikaĵoj kaj mondajn famajn muzikaĵojn, kiuj estis haveblaj por mi. En la libera tempo, mi faris esploron pri la muzika notacio kaj prezentlerteco kaj legis librojn por akumuli muziksciojn. Tiam mi pensis, ke mi povos krei belsonan simfonion, se mi faros direktadon kaj ŝtata unuaklasa ensemblo faros ludadon, tio estas mia plej perfekta sonĝo."

Yongruw ankaŭ venis al popolanoj por serĉi popolajn kantojn. Aliflanke li plenumis lernadon de teorio de okcidenta klasika muziko.

En 1979, verdikto de Yongruw estis reĝustigata kaj li servis kiel direktisto kaj komponisto de Radia kaj Televida Arta Ensemblo de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Post 30-jaraj hardado kaj akumulado, Yongruw tenas nereteneblan krean inspiron kaj pasion.