• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-12 18:42:45    
Ĉinio aktive disvolvas internacia interfluon pri tradicia medicino

cri

Karaj retlegantoj, multaj landoj de la mondo havas sian tradician medicinon, ekz. la ĉina medicino, jogo de Hindio, homeopatio de Eŭropo, kaj aliaj. Tiuj tradiciaj medicinoj estas originalaj kaj sistemaj sciencaj teorioj kaj kuracaj metodoj formiĝintaj dum longtempa laborado kaj batalado kontraŭ malsano. Ili ludis gravan rolon por preventi kaj kuraci malsanojn kaj por disvolvi medicinon de homaro. Sed pro diversaj kialoj, iuj tradiciaj medicinoj jam perdiĝis.

Laŭ rapida disvolviĝo de scienco kaj denova ekkonado de homaro al malsano, sana ideologio, medicina modo kaj aliaj, oni pli kaj pli ekkonas pri la originaleco de tradicia medicino. Oni povas trovi respondon de iuj problemoj, kiujn la moderna medicino ne povas solvi, en la tradicia medicino. Tial diversaj landoj fortigis studon kaj aplikadon pri tradicia medicino. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi internacian interfluon de ĉina tradicia medicino.

Ĉina medicino ĉiam estas alttaksata en Ĉinio. Ĝi bone disvolviĝas ĝuste pro tio. Kaj antaŭenpuŝite de Ĉinio ĝi jam fariĝis grava parto de monda tradicia medicino. Estro de Internacia Kunlabora Deparatemento de ĉina Ŝtata Ĉin-medicina kaj medikamenta Buroo Shen Zhixiang konigis,

"Multe da landoj en la mondo havas siajn tradiciajn medicinojn. Laŭ la teorio kaj praktiko de tradicia medicino, la ĉina medicino havas sian sistemon kaj cirkuliĝis vaste en la mondo."

Por disvolvi internacian interfluon en la kampo de tradicia medicino, ni devas unue propaganti la ĉinajn medicion kaj medikamenton. Ekde la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, sub la subteno de la ĉina registaro, la ĉinaj medicino kaj medikamento rapide iris al la mondo. Laŭ nekompleta statistiko, nun la ĉinaj medicino kaj medikamento jam cirkuliĝis al pli ol 130 landoj. La nombro de kuracaj organizoj eksterlandaj jam atingis 50 milojn. Pli ol 12 miloj da homoj estas kuracistoj de ĉina medicino.

Krome estas oftegaj la internaciaj interfluoj de Ĉinio kaj aliaj landoj pri trejnado de talentuloj pri ĉina medicino kaj scienca studo. De lastaj jaroj la nombro de eksterlandaj studentoj lernantaj ĉinan medicion en Ĉinio ĉiam okupas la unua lokon de naturscienca kampo. En lastaj jaroj, iuj ĉinmedicinaj lernejoj disvolvis kunlaboron kun la institutoj en multe da landoj kaj regionoj. Ili fondis instituton de ĉinaj medicino kaj medikamento aŭ starigis fakon de ĉinmedicino en universitato. Multiĝis ankaŭ la kunlaboro inter altaj institutoj, kuraca, studa kaj produkta organizoj de en kaj ekster-landoj.

Krom konigi la ĉinajn medicinon kaj medikamenton al la mondo, Ĉinio altetaksas ankaŭ la kunlaboron kune kun aliaj landoj en la kampo de leĝdono kaj administrado de tradicia medicino.

Monda Organizo pri Sano opinias, ke tradicia medicino estas komuna riĉaĵo de homa civilizacio kaj estas grava riĉfonto pri sano. Tial la Monda Organizo pri Sano aktive antaŭenpuŝis disvolviĝon de tradicia medicino. Estro de iu departemento de Monda Organizo pri Sano sinjorino Malebona Matsoso konigis,

"La Disvolva Strategio de Tutgloba Tradicia Medicino prezentita de Monda Organizo en 2003 postulas, ke membrolandoj de Monda Organizo pri Sano faru politikon por disvolvi la tradiciajn medicinon kaj medikamenton, kaj esperas, ke ĉiuj landoj prenu la tradician medicinon en sian kuracan sistemon."