• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-12 18:42:28    
Plenigu socion-per harmoniaj notoj---Ĉinio klopodas por konstrui harmonian socion

cri

Karaj retlegantoj, en la pasinta jaro 2006, daŭre kreskis ĉina ekonomio. Tamen multe da homoj opinias, ke la plej elstara sukceso de Ĉinio en 2006 ne estas ekonomio, sed estas tio, ke disvolvante ekonomion la ĉina registaro samtempe klare prezentis la celon konstrui harmonian socion kaj klopodos por tio. Nun jam aperis iuj efikoj de la penado. En hodiaŭa programereto, ni kune diskutu pri tio.

30-jara Sun Jianhua estas kamparano en Ningyang-gubernio de Shandong-provinco. En lastaj 8 jaroj, li laboris en grandaj urboj. Sun Jianhuastature nealta, sed mense tre saĝa. Li diris, ke de la lastah jaroj estas pli bonaj la politikoj de nia lando pri kamparaj laboristoj en urboj. Lia enspezo multiĝis de centoj da juanoj ĝis pli ol 2 mil juanoj. Lia infano lernas en lernejo en urbo sen alta kosto. Tamen Sun Jianhua ankoraŭ iomete maltrankvilas pri laborado en urbo.

"Ĉar ni ne havas kuracan asekuron, tial eble ni ne povos pagi la koston kontraŭ malsano. Aliflanke, ĉar ni ne havas emeritan asekuron, mi maltrankvilas, kiel ni vivu maljuniĝinte. Ni maltrankvilas ankaŭ pri tio, ke estas tre malfacile kunporti nian asekuron al aliaj urboj."

Tamen baldaŭ eliminiĝos la maltrankvilo de Sun Jianhua. La ĉina registaro jam rimarkis, ke kiam la ekonomio rapide disvolviĝas, aperas kelkaj problemoj pri garantia sistemo. Por realigi sanan disvolviĝon de la socio, antaŭ 2 jaroj Komunista Partio prezentis la strategian planon pri konstruo de socialisma harmonia socio kaj oficiale pasigis la decidon por konstrui harmonian socion. Konstrui harmonian socion celas, ke la leĝa rajto de la popolo gajnu veran estimadon kaj garantiadon. Oni konstruos sociprotektan sistemon, malgrandigos distancon inter urbo kaj kamparo, kompletigos bazan sistemon pri publika servo kaj tiel plu.

Profesoro de Ĉina Centra Partia Instituto de la Komunista Partio de Ĉinio Ye Duchu montris pri la decido,

"La celo havas 9 flankojn. La plej grava flanko estas tio, ke oni vere protektos la homrajton. Tio havas profundan signifon."

Sinjoro Ye diris, ke dum konstruado de socialisma harmonia socio, plenigo de socigarantio estas grava enhavo de homrajta garantio. En pli ol 20 jaroj post reformado kaj malfermo, Ĉinio unuapaŝe konstruis serion da garantioj pri emerita asekuro, kuraca asekuro kaj senlaborula asekuro. Tamen ankoraŭ ekzistas kelkaj problemoj. Tial ĉina departemento pri labora garantio prenas iujn politikojn. Vicĉefministro de ĉina Ŝtata Konsilantaro Huang Ju esprimis en iu konferenco antaŭnelonge,

"Ni devas klopodi por solvi kelkajn problemojn pri socigarantia sistemo, konstrui longtempe efikan sistemon kaj realigi kontinuigeblan disvolviĝon. Ni ankaŭ devas disvastigi kovran amplekson kaj havigi al pli multe da homoj la socigarantion."

Ni prenu la ĵus meciitan kamparan laboriston Sun Jianhua kiel ekzemplon. Nun la departemento pri laboro kaj socigarantio aktive faras studon por solvi la problemojn de kamparaj laboristoj pri publika vundiĝo, kuracado kaj emerita asekuro. Laŭ nova publikigita politiko, Sun Jianhua havos bazan kuracan asekuron kaj la emerita asekuro estos solvata baldaŭ.