• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-12 18:43:54    
Ni kune konstruas harmonian socion

cri
Ankaŭ neekvilibra disvolviĝo de urboj kaj la kamparo estas urĝa problemo de Ĉinio por konstrui harmonian socion. Tial la ĉina registaro pluapaŝe multigis financan helpon al okcidenta parto de Ĉinio. Por tiuj nacimalplimultoj, kiuj loĝas en malproksimaj regionoj, la registaro ankaŭ publikigis specialan rimedon por helpi ilin. Vicdirektoro de ekonomia departemento de ĉina Ŝtata Komitato pri Naciecaj Aferoj Le Changhong konigis, ke en venontaj 5 jaroj, la registaro investos miliardon da juanoj por bonigi la produktsituacion kaj vivstaton de nacimalplimultoj, kies loĝantara nombro malsuperas 10o milojn. En la estonteco oni grandigos la helpan forton ĉi-flanke.

"Unue, sekve de fortiĝo de financa potenco de nia lando, ni devas pluapaŝe multigi la investon al nacimalplimultaj regionoj. Due, ni alvokos la homojn el ĉiuj rondoj helpi la nacimalplimultojn."

Ĉina Agrikultura Ministerio faris detelan planon por ĉefe helpi la kamparon en okcidenta parto de Ĉinio kaj trovi taŭgan industrion por tiuj regionoj. Per disvolvigo de eminenta industrio, ni rapidigos la konstruadon de nova kamparo.

Cetere la ĉina registaro prenas multe da politikoj por fortigi la konstruadon de ĉiuj kampoj, ekzemple, fortigo de starigo pri rajtprotekta leĝo, perfektigo de eduka ssstemo por altigi homkvaliton, fortigo de komunservada konstruado kaj mediprotekta laboro.

Sekve de plenumo de ĉiuj politikoj, aperas unuapaŝa efiko. 77-jara maljunulo Zhuang Yuehui loĝanta en Lugu-kvartalo okcidente de Pekino estas malmobilizito el armeo. Li jam ĝuas interesojn pro la politikoj. Antaŭ kelkaj tagoj, lia kompensa monsumo multiĝis je 200 juanoj. Li tre ĝojas,

"Mi ĝojegas. Altiĝo de la salajro povos plibonigi nian vivon. Per tiu mono, mi povas altigi mian vivnivelon"

Por urbanoj, altiĝas ankaŭ aliaj socigarantiaj programoj kiel la kompensa monsumo.

Profesoro de Centra Lernejo de la Komunista Partio de Ĉinio Wu Zhongmin montris, ke por konstrui harmonian socion la registaro faras ĉiajn penadojn. Tio montris, ke dum disvolviĝo Ĉinio alttaksas ne nur ekonomian rezulton, sed ankaŭ socian egalecon. Sub la plenumo de tiuj politikoj, ni kredas, ke baldaŭ Ĉinio plenos de harmoniaj notoj.