• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-15 14:12:06    
Unua ĉina naciminoritata muzikisto okaziganta koncerton de simfonio

cri

En 1989, li finfine realigis sian muzikan sonĝon, t.e. okazigi koncerton de simfonio en Pekina Muzika Halo kaj en Ĉinio li fariĝis la unua naciminoritata muzikisto, kiu okazigas koncerton de simfonio. Poste li kreis grandnombrajn kantojn, instrumentajn muzikaĵojn, simfoniojn kaj muzikaĵojn de opero, danca dramo kaj televidaj teatraĵoj kaj ensemblo direktata de li plurfoje gajnis premiojn en konkursoj ĉinaj kaj alilandaj.

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas kanto "Paŝteja Kanto" kreita de Yongruw laŭ mongola popola kanto. La kanto kun belsona melodio, havas dense nacian karakterizon kaj stepan etoson. Ĝi perfekte eksponas belan vidindaĵon en paŝtejo kaj manifestas amon de tieaj popolanoj al la vivo.

Yongruw diris, ke nacia muziko estas animo de liaj muzikaĵoj. En lia muzik-kreado, stepo estas eterna ĉeftemo kaj tiea kulturo estas fonto de lia kreado. Li diris:

"Kvankam mia muziko estas nacia, tamen ni devas lerni de okcidenta muziko. Unuflanke ni sorbas nutron el nacia muziko kaj aliflanke ni ne devas rifuzi teknikon. Ligo de detala enhavo de mongolnacieca muziko kun okcidenta tekniko faciligas al ni disvastigi nian muzikon al la okcidento kaj al la mondo."

Yongruw jam emeritiĝis antaŭ dekkelkaj jaroj kaj nun ankoraŭ estas okupita. Unu tagon antaŭ la intervjuo, li laboris ĝis noktomezo por fari direktadon al iu ensemblo. Yongruw diris, ke krom okupa laboro, li ankoraŭ persistas en kreado. Nun li faras kreadon de orkestra muziko por ĉiuflanke eksponi trajton de kvin muzikaj regionoj en Aŭtonama Regiono de Interna Mongolio. Cetere li sin preparas por krei aron da infanaj kantoj kun nacia karakterizo. Yongruw diris, ke sur muzika vojo, li kontinue iras. Li diris:

"Dum mia vivo, du aferoj estas ĝojigaj kaj trankviligaj. La unua afero estas, ke mi naskiĝis en Aŭtonama Regiono de Interna Mongolio kaj en stepo Horqin, muzikaĵoj de hejmloko nutras min. La dua estas, ke mi elektas okupiĝi pri muziko. En la pasinteco, estas muziko, kiu akompanis min, nun estas same kaj en la estonteco daŭras la akompano. Mi havas nenian elekton ol muzikon. Pro la laboro, mi estas ĝoja kaj trankvila."