• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-15 17:00:52    
Por kiu celo Japanio disvolvas eŭropan diplomation

cri

Antaŭ nelonge japana ĉefministro Abbe Shinzo kaj la eksterafera ministro Aso Taro sinsekve vizitis 8 eŭropajn landojn. Tio tuj vekis vastan atenton en la internacia socio. Oni ĝenerale opiniis, ke komence de 2007, Japanio elektis Eŭropon kiel inaŭguran scenejon de la japana diplomatio en la nova jaro, kun la celo, disvolvi plurisman diplomation kaj eviti flankiĝon al Usono por altigi la japanan influivon en la internacia socio.

Delonge Japanio sekvas la diplomatian orientilon, baziĝintan sur la japana-usona alianco kaj la grava punkto de aziaj landoj. Sed pro tio, ke la eksa ĉefministro Junichiro Koizumi vizitadis la templon Yasukuni, la rilatoj inter Japanio kaj ĝiaj najbaroj streĉiĝis, kaj Japanio falis en izolecon. Sed tio flankenĝis de la ideo, elmetita de Abbe Shinzo tuj post la enoficiĝo por ke Japanio liberiĝu el la ombro de venkita lando. Ĝuste pro tio, post la enoficiĝo li elektis Ĉinion kaj Korean Respublikon kiel cellokojn por la unuaj vizitoj, tute malsame kiel antaŭaj ĉefministroj, kiuj ĝenerale direktis la unuan viziton al Usono. Japanaj amaskomunikiloj montris, ke tio signifas, ke la influivo de Eŭropa Unio leviĝas en la internacia socio. En la 10-a de tiu ĉi monato, la ĵurnalo Asahi Simbun publikigis ĉefartikolon: "Eŭropa Unio havas 27 membrojn kun ĉirkaŭ 500 milionoj da loĝantoj, tial parolrajto de la fortiĝanta Eŭropa Unio estas senduba en la internacia scenejo. Sed kontraste kun tio, regpotenco de la prezidento Bush, kiu alfrontas dubon pro la malsukceso en la mezperioda elektado, enkotiĝis en la irakan problemon, kaj iom malfortiĝis en diplomatia aktiveco, tial venontece Japanio pli kaj pli multe dependos de Eŭropa Unio por kunlaboro. Konsiderinte tiujn ĉi ŝanĝiĝojn, Japanio kompreneble devas plifortigi kunlaboron kun Eŭropa Unio."

La 4-an en gazetara akcepto, Abbe Shinzo diris, "Kunlaboro inter Japanio kaj Eŭropa Unio havas gravan signifon por en la internacia scenejo solvi la problemojn pri japanaj ostaĝoj, esploro de nukleaj armiloj kaj disvolvo de misiloj fare de Norda Koreio, kaj ankaŭ helpos al Japanio fariĝi konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN."

Samtempe kun la vizito de Abbe Shinzo, japana eksterafera ministro Aso Taro vizitis Rumanion, Bulgarion, Hungarion kaj Ĉeĥion. Jam en la lasta jaro li elmetis la diplomatian ideon Arko de Libero kaj Prospero, nome, ke Japanio klopodos por realigi la diplomatian politikon, celantan politikan stabilecon kaj ekonomian prosperon en la arkforma zono de la Sudorientazio, Mezazio ĝis Orienteŭropo. La ideo, kiu prenis liberon kaj demokration kiel la premison, kovas la intencon bridi Ĉinion.

Estas menciinde, ke la 13-an en gazetara konferenco, okazinta en Parizo, resumante la viziton, Abe Shinzo diris, ke la vizito plifortigis la strategiajn rilatojn kun eŭropaj landoj, kiuj havas celojn kaj devojn, similajn al tiuj de Japanio, en multaj temoj.