• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-17 07:52:00    
Kurza mezprezo de renminbi atingis nove altan post kurzo-reformado

cri
Kurza mezprezo de renminbi atingis nove altan post kurzo-reformado

La 16-an de januaro, kurza mezprezo de renminbi atingis 1, 7895 juanojn kontraŭ 1 usona dolaro, atingante nove altan post kurzo-reformado de renminbi.

Tio signifas, ke skalo de prezoaltiĝo de renminbi entute superis 4,1% post kurzo-reformado de renminbi.

Ĉina ekstera investo altiĝis en 13-an lokon de tutmonda listo

En la lasta jaro, ĉina skalo de ekstera investo rapide plivastiĝis, Ĉinio okupis la 13-an lokon de tutmonda listo pri ekstera investo, sed en 2005 la vico estas la 17-a loko.

Laŭ informo, en la estonteco, Ĉinio ellaboros politikon stimuli ĉinajn entreprenojn fari eksteran investon en flankoj de investo, fremda valuto, asekuro kaj imposto.

Pri unuecigita laŭenspeza imposto de entreprenoj ĉin- kaj ekster-kapitalaj

Leĝo-projekto por unuecigi laŭenspezajn impostojn de entreprenoj ĉin- kaj ekster-kapitalaj estas en leĝdonado. Koncerna fakulo diris, ke praktikado de tiu ĉi politiko ne influos la eksteran kapitalon iri en Ĉinion.

La nuna sistemo por laŭenspezaj impostoj de entreprenoj ĉin- kaj ekster-kapitalaj komenciĝis antaŭ 15 jaroj. Kadre de la sistemo la laŭenspeza imposto de ĉin-kapitalaj entreprenoj estas pli alta duoble ol tiu de eksterkapitalaj entreprenoj.

La fakulo opinias, ke ĝenerale dirite, la reguligado ne ŝanĝos la decidon por enkonduki eksteran kapitalon en Ĉinion, sed donos pozitivan efikon por plibonigi la eksterkapitalan strukturon.

Sumo de komerco inter Ĉinio kaj Japanio en 2006 unuafoje superis 200 miliardojn da usonaj dolaroj

La 16-an de januaro, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis donitaĵojn montrante, ke en 2006 sumo de komerco inter Ĉinio kaj Japanio unuafoje superis 200 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 12,5% ol tiu en 2005.

Laŭ konigo, en 2006 Japanio estas la ĉina 3-a granda komerca partnero, samtempe la ĉina dua granda fonto de eksteraj kapitaloj. Kaj investo de ĉinaj entreprenoj al Japanio akiris ĝojigan progreson. En la unuaj 10 monatoj de la lasta jaro, interkonsenta sumo de investo de ĉinaj entreprenoj al Japanio superis 12 milionojn da usonaj dolaroj.

Ĉinaj juĝejoj fortigos ekonomian punon kontraŭ atenco al intelekta proprieto

La 15-an de januaro, la ĉina Plej Alta Popola Juĝejo publikigis opinion por fortigi juĝadon pri intelekta proprieto kaj prezentis laŭleĝe severe puni krimon pri intelekta proprieto kaj per rimedoj pri kompenso kaj similaj forigi de ekonomio la kapablon kaj kondiĉojn de rajtoatencantoj por refoja krimo.

La opinio diras ankaŭ, ke rilate al civilaj diverĝoj pri intelekta proprieto, oni laŭleĝe fortigos kompenson kaj civilan punon kontraŭ rajtoatenco, natura persono ankoraŭ povos ricevi racian konsolan monon pro anima damaĝo.