• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-17 10:12:32    
Riĉiga sperto de fraĉjo Bovo

cri

Post kelkaj jaroj, fraĉjo Bovo havis ŝparmonon. Por oportuno, li aĉetis aŭtomobilon, kiu ĝuste estas la supremenciita blanka aŭtomobilo. Kaj li komencis alian vivon.

Ankaŭ multaj homoj, kiel fraĉjo Bovo, ŝanĝis vivmanieron pro laboro pri turismo. En la lastaj jaroj, sekve de pliigo de turista nombro, la skalo de la korporacio senĉese plivastiĝis, multaj vilaĝanoj vidis, ke fraĉjo Bovo kaj liaj bovoj denove trovis laboron, ankaŭ ili eniris en la turisman korporacion. Ankaŭ ilia enspezo pliiĝis. Parolante pri la nuna bona vivo, kelkaj kamparanoj de la urbeto Shuangxi diris:

"Se ni laboras en hejmo, ni ne povas akiri tiel multan monon."

Pro la evoluado de turismo, enspezo de vilaĝanoj pliiĝis, multaj homoj konstruis novjan domojn. Lastatempe, oni konstruis kvartalon, ankaŭ fraĉjo Bovo aĉetis novan domon. Ĉi tiu estas bela granda domo kiel urba vilao, ankaŭ troviĝas ĝardeno en la kvartalo. Fraĉjo Bovo ne imagis en sonĝo, ke li povas posedi ĉi tian domon.

Havante domon kaj aŭtomobilon, saĝa fraĉjo Bovo pensis pri kreo de sia afero. Lastatempe, li plantis multajn florojn en sia tero kaj vendis ilin en merkato. Post kiam la urbeto Shuangxi ekspluatis turismon, multajn vidindaĵoj, hoteloj kaj kvartaloj havas pli altan postulon al la medio kaj bezonas multajn florojn por beligi la medion. Fraĉjo Bovo opiniis, ke la nova industrio havas grandan disvolvan potencialan forton, tial li komencis la negocon.

"Lokanoj ŝatas mian rododendron, mi vendis rododendron en multaj merkatoj, ankaŭ akceptis kelkajn hortikulturajn programojn."

En la lastaj kelkaj jaroj, fraĉjo Bovo vidis multajn bonaĵojn, pri kiuj antaŭe li ne pensis, kaj li ankaŭ faris multajn aferojn, kiujn li ne imagis. Turismo helpis al li, kamparano, trovi novan aferon.


1 2