• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-17 15:21:40    
Nova diplomatia penso de Rusio

cri

Komence de la lasta jaro Rusio ofte kolizias kun membroj de la Federacio de Sendependaj Landoj, tio malfaciligas la klopodon por integrigo de tiu ĉi federacio. Rusio grandmezure altigis la prezon de naturgaso, eksportata al Ukrajno, Moldavio, Armenio kaj Gruzio (Kartvelio). En la 1-a de tiu ĉi monato Rusio altigis la prezon de naturgaso, eksportata al Belorusio. Tiu ĉi ago vekis malkontenton de membroj de la Federacio de Sendependaj Landoj, kaj kaŭzis disputon pri energio inter Rusio kaj tiuj ĉi landoj. Analizantoj opiniis, ke la altigo de naturgasa prezo reflektas ĝuste novan diplomatian penson de Rusio en la traktado de la rilatoj kun tiuj ĉi sendependaj landoj.

De la lastaj jaroj, Rusio vigle praktikas novan diplomatian penson kaj sekvas sendependecan, ekvilibran kaj malferman eksteran politikon; en diplomatia aktiveco Rusio observas la praktikisman principon, prenante protektadon de la ŝtataj interesoj kiel la ĉefan taskon de la ekstera politiko. Laŭ tiu ĉi ideo, Rusio komencis multe enkonduki la merkatan ekonomian principon en la komercadon kun la sendependaj landoj. Belorusio estas la lando, kiu plej bone rilatas kun Rusio, tamen rusa prezidento Putin ankoraŭ kalkuleme marĉandas kun ĝi. Rilate al la disputo inter la du landoj pri energio, Putin atentigis, ke la rusa naturgasa kompanio perdis enspezon je 2 miliardoj da usonaj dolaroj pro la kontrakto, subskribita kun Belorusio, pri provizado de naturgaso, kaj tio ankaŭ reduktis financan enspezon de la Rusa Federacio je 1,3 miliardo da dolaroj; krome pro la interkonsento, subskribita kun Belorusio, pri provizado de nafto je favora doganimposto, Rusio perdis interesojn je la sumo de 2,5 miliardoj da dolaroj. Putin diris, ke li ĝojas pro tio, ke la du landoj fine kompromisis kaj komencis sin turni al la merkato; Rusio senŝanceliĝe puŝos la regionan integrigon de la Federacio de Sendependaj Landoj. Li emfazis, ke la du landoj unue devas efektivigi ekonomian integrigon surbaze de la merkata ekonomia principo por firmigi la Eŭropa-Azian Ekonomian Komunumon.

Por Rusio, peticianta aliĝi al la Monda Komerca Organizo, normigo de la komercado kun tiuj sendependaj landoj jam estas parto de la rusa strategio pri la merkata ekonomio. Rusio esperas per la merkata ekonomia principo protekti siajn interesojn kaj atingi la celon de ekonomia integrigo de la Federacio de Sendependaj Landoj. Malgraŭ tio, ke Rusio jam konsciis, ke la rilatoj inter la sendependaj landoj jam estas tre malfortaj, tamen Rusio senhezite aplikis drastajn rimedojn.

Sed laŭ la nuna situacio, ekonomia integrigo de la Federacio de Sendependaj Landoj estas tre malfacila. Pro geopolitika kaj ekonomia konsidero, Gruzio kaj Ukrajno marŝos plu sur la vojo al Eŭropa Unio, Azerbajĝano kaj aliaj landoj plifortigos la ekonomian kunlaboron kun Eŭropa Unio, tial ili ne multe dependos plu de Rusio je energio.