• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-17 17:11:31    
Kial Rusio persistas en vendado de armiloj al Irano?

cri

En la 16-a de januaro rusa vicĉefministro kaj ministro pri nacidefendo Sergei Ivanov esprimis, ke laǔ la kontrakto pri armila vendado subskribita inter Rusio kaj Irano, Rusio jam plenumis sian devon liveri al Irano Misil-preventan Sistemon Tor M1. La nova vendado de armiloj al Irano fare de Rusio en la fono de nesolviĝo de la irana nuklea problemo tuj vekis altan atenton de koncernaj landoj.

Tor M1 estas la unika misil-preventa sistemo en la mondo, kiu povas samtempe trovi kaj distingi 48 aerajn celojn. Tiu ĉi sistemo povas ankaǔ samtempe sekvi kaj trafi du celojn inter la altoj de 6 000 metroj ĝis 20 000 metroj kaj efike bremsi atakadon de anti-radara misilo kaj krozmisilo. Laǔ la kontrakto subskribita de Rusio kaj Irano en 2005, Rusio liveris al Irano 30 kompletojn da Misil-preventa Sistemo Tor M1 kun la totala valoro de 1,4 miliardo da usonaj dolaroj. Tio estis la plej granda armila negoco inter la du landoj en la lastaj jaroj. Laǔ informo, Irano utiligos tiun sistemon por protekti gravajn ŝtatajn instituciojn kaj militajn instalaĵojn, inkluzive de la Nuklea Elektro-stacio Bushire.

Usono tuj faris reagon pri la armila vendado al Irano fare de Rusio. La 16-an de januaro en la gazetara konferenco, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Tom Casey diris, ke sub la cirkonstanco de punado iniciatita de Unuiĝintaj Nacioj kontraǔ Irano pro ĝia nuklea aktivado, Rusio faris "nekonvenan signalon" per armila vendado al Irano. Pri la riproĉo de la usona flanko, rusa nacidefenda ministro Sergei Ivanov esprimis, ke en la rezolucio de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en la lasta monato oni ne menciis la kontrakton inter Rusio kaj Irano pri armila vendado. Rusio liveris al Irano Misil-preventan Sistemon Tor M1 por plenumi sian devon difinitan en la kontrakto.

Analizistoj montris, ke Rusio aktive disvolvas sian kunlaboradon de milita teknikado kun Irano pro sia bezonado de strategio kaj ekonomiaj interesoj.

Unue, Rusio aktive disvolvas sian kunlaboradon de milita teknikado kun Irano, kaj tio rekte alportis al Rusio grandegajn ekonomiajn interesojn. En 2005 la totala sumo de armila vendado de Rusio unuafoje superis tiun de Usono, kaj tiel Rusio fariĝis la plej granda eksporta lando de armiloj en la mondo. Laǔ antaǔkalkulo, en 2006 la totala sumo de armila vendado de Rusio jam superis 6 miliardojn da usonaj dolaroj. En la lastaj jaroj Rusio ne havis sufiĉan financon por la ekspluatado de novaj armiloj, kaj nun la granda profito gajnita per la armila vendado liveras financan subtenon por la ekspluatado de novaj armiloj.

Due, Rusio persistas en sia kunlaborado de milita teknikado kun Irano por protekti reciprokan fidadon inter Rusio kaj Irano. Per firmigo de la amikaj rilatoj kun Irano, Rusio pli efike ludos sian rolon en mezoriento kaj en la regiono de Kaspia Maro.