• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-17 21:10:21    
Perfekta kombiniĝo de loka kulturo kaj komerca vivo de Sichuan

cri
Okaze de tradiciaj festoj, sur la strato Jinli aperas ankaŭ ĉeftemaj aktivadoj kun karakterizaj lokaj moroj, ekzemple "lanterna foiro de Lanterna Festo", "konkurso de manĝado de Zongzi-o en Drakboata Festo", "lun-apreca vespero en Aŭtunmeza Festo" ktp. Ĉiu aktivado estas interesa kaj altiras multe da partoprenantoj.

La urbo Chengdu estas fama pro siaj frandaĵoj, kaj la strato Jinli ja estas ĝia miniaturo ĉirilate. Sur tiu strato koncentriĝas preskaŭ ĉiuj specoj de famaj manĝetoj, ekzemple "bovaĵo de Zhang Fei", "vaporigita kuko" el maiza faruno kaj sukero, neĝblanka kaj ronda "gluec-riza buleto", delikata "horloĝa Jiaozi-o" ktp. Ĉiuj ĉi manĝaĵoj estas tre allogaj por turistoj.

Krom tradiciaj te-trinkejoj kaj teatro, sur la strato Jinli troveblas ankaŭ kafejoj kaj bufedejoj. Kvankam ili portas la modernan nuancon, tamen ili koincidas kun antikva stilo de la strato Jinli, kaj bone kunfandiĝis kun la antikvaj pejzaĝoj de la strato. En la bufedejoj kun okcidentaj dekoracioj kaj ornamaĵoj, ankoraŭ vidiĝas ĉin-stilaj gravuritaj pordoj kaj fenestroj, tradiciaj ruĝaj lignaj seĝoj. La bufedejo Xifuhui ( Kolekto de Feliĉoj ) kaj ankaŭ la bufedejo Lianhuafu ( Lotusflora Rezidejo ) estas tre karakterizaj bufedejoj. La titolo de bufedejoj estis skribita en belaj kaligrafaĵoj sur la tabulo, manifestante elegantecan guston de la bufedeja mastro. Ekster la bufedejo, sub olepapera ombrelo metiĝas lignaj tabloj kaj seĝoj kun antikveca kaj simpla stilo, impresante per oportuneco kaj senĝeneco. Lacaj turistoj emas paŭzi ĉi tie dum sia vojaĝo, kaj trinkante aroman kafon, apreci homplenan straton.

La strato Jinli estas perfekta kombiniĝo de loka kulturo kaj komerca vivo de la provinco Sichuan. De oktobro de la jaro 2004, kiam la strato Jinli estis malfermita, ĝi jam altiras al si milojn kaj milojn da turistoj. Loka respondeculo s-ino Zhang Lijun diris:

"Tiu ĉi strato estas parto de eksponado de Tri-regna Kulturo. La urbo Chengdu estas fama historia kultura urbo. Ni celas manifesti la arkitekturan stilon de antikvaj popolaj loĝejoj, kaj fari ĝin miniaturo de strataj pejzaĝoj de la antikva Chengdu. Sur la strato montriĝas ankaŭ popolaj folkloroj kaj moroj de nia provinco Sichuan. Ni konstruis tiun ĉi straton, por ke ĝi donu al niaj posteuloj ion memorindan."