• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-18 15:04:50    
"Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo" faciligas al kamparanoj koni tendencon de merkato (foto)

cri

Kamparano Zhang Zhibin de la vilaĝo Xingluo havas pli kaj pli profundan senton pri oportuneco alportata de la retejo al liaj produkto kaj vivo, li diris:

"Nun mi vendas miajn produktojn en kampo. Iam komercistoj intence malpliigas prezon kaj mi donas mian informon pri prezo en mallonga mesaĝo al li, tiel mi neniam trompiĝas."

Vicestro de la gubernio Pixian de la provinco Sichuan, sinjorino Ke Ling mencias, ke dank' al tiuj agrikulturaj informoj, lokaj kamparanoj rapide pligrandigas produkton kaj pliigas enspezon. Nun 20 kamparanoj komencis grandskale lui agron de aliaj kamparanoj kaj planta areo de kelkaj kamparanoj superas 100 muojn. Etagrikultura ekonomio en la urbeto Tangchang tago post tago sin turnas al skala plantado. Ke Ling diris:

"Laŭ kutimo formita antaŭ longe, la loka registaro donas instrukcion kaj gvidas produkton kaj vivon de kamparanoj por impulsi ekonomian evoluadon. Tamen tio ne rezultigas bonan efikon. Post nuligo de agrikultura imposto, la loka registaro sin turnas al serva registaro, nun la tasko de la loka registaro estas, kiel plibonigi vivkondiĉon de kamparanoj. Do ni pensis pri livero de agrikulturaj informoj al ili."

Kamparano Liu Yuanfu de la vilaĝo Dayun emociite diris al raportisto:

"Dank' al la "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo", mi konas tendencon de merkato kaj kuraĝas planti zingibron je 15 muoj. Nun bezonata kvanto de merkato estas granda kaj mi eĉ vendas miajn produktojn en la urbo Kantono. Estas bona prezo, kiu ne aperis en la lastaj dek jaroj. Mi gajnis 50 milojn da juanoj. Nun mi jam varbas kamparanojn por helpi mian plantadon."

Parolante pri espero kaj postulo al la "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo", kamparano Zhang Zhibin diris:

"Mi esperas, ke kovra sfero de la retejo estos pli granda kaj vasta. Nun ni povas scii prezon en la urbeto Tangchang kaj ni esperas, ke informisto povos elsendi informon al ni pri maldetala prezo en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan. Tiel ni povos fari komparon kun tiuj du prezoj kaj koni tendencon de merkato. Eble estonte ni povos scii prezon de Pekino, tio estas tre bona."

Fakte espero de kamparano Zhang Zhibin povos baldaŭ realiĝi. En la 16-a de novembro de la jaro 2005, la "Tianfu Agrikulturo-Informa Retejo" gajnis premion de "plej bona elektronik-komerca programo" de UN. UN opinias, ke ĝi havas valorecon disvastigi en evoluantaj landoj kaj estas sukcesa komerca funkcia formo, kiu liveras soci-publikan servon al malriĉaj homamasoj. En 2006, Ĉina Kompanio de Universala Integreca Interkomunika Sistemo komencis disvastigi la agrikulturan informadikan programon tra la tuta lando.