• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-18 16:03:40    
Angela Merkel eksplikis taskojn de Germanio kiel deĵoranta prezidanta lando de EU

cri

La 17-an de tiu ĉi monato en Strasburgo, Angela Merkel, ĉefministro de Germanio, la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, faris parolon en la Eŭropa Parlamento. Ŝi eksplikis la gravajn taskojn, kiujn Germanio klopodos solvi dum sia servodaŭro kiel la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio.

Parolante pri la ankoraŭ neaprobata Traktato pri Eŭropa Konstitucio, Angela Merkel emfazis, ke Germanio prenos solvadon de tiu ĉi problemo kiel la centran taskon dum la servodaŭro; Germanio ellaboros detalan vojmapon por restartigi traktadon de la Traktato pri Eŭropa Konstitucio, kaj klopodos lanĉi la Traktaton pri Eŭropa Konstitucio antaŭ la elektado de la Eŭropa Parlamento en 2009. Ŝi diris, ke se oni ne povos atingi unuecon rilate al la Traktato pri Eŭropa Konstitucio antaŭ 2009, tio estos malsukceso en la historio de Eŭropa Unio.

Angela Merkel rimarkigis, ke solvado de tiu ĉi problemo bezonas subtenon de membroj de Eŭropa Unio. Ŝi diris, ke kiam Francio servos kiel la deĵoranta prezidanta lando de EU en 2008, tiu ĉi problemo devos esti konvene solvita por ke Eŭropo estu pli agiva."

Rilate al komerco, ŝi diris, ke plenumo de la dohaa traktado de la Monda Komerca Organizo estas unu el la urĝaj taskoj, kiujn Eŭropo alfrontas, tial oni devas alpreni firman starpunkton por ĝia sukceso, alie Eŭropo kaj evoluantaj landoj suferos grandan perdon. Ŝi emfazis ankaŭ, ke oni devas plifortigi kontakton inter produktantoj, eksportantoj kaj konsumantoj de resursoj, por starigi la strategion pri resursoj, subtenantan al la daŭrigebla disvolvo.

Rilate al diplomatio, ŝi diris, ke Germanio sin dediĉos al la disvastigo de sekureco kaj stabileco de EU; unuflanke Germanio kontinue subtenas al EU traktadi kun Turkio kaj Kroatio pri la aliĝo, aliflanke ĝi plifortigos la rilatojn kun okcident-balkanaj landoj laŭ la eŭropunia politiko pri bonaj najbaroj. Ŝi emfazis, ke EU devas aktive partopreni en la porpaca procezo de la Mezoriento, kaj kontinue ludi gravan rolon laŭ la mekanismo de UN, Usono, EU kaj Rusio, la 4 flankoj koncernaj al la mezorienta problemo; EU okazigos kun Rusio traktadon de interkonsento pri novaj partneraj rilatoj por plifortigi komercan kontakton inter la du flankoj.

Nuntempe eŭropanoj tenas pesimisman sintenon al la perspektivo de EU, kaj eĉ dubas pri la integrigo de EU. En iuj membrolandoj popularas ksenofobio. Oni emfazas absolutan altecon de siaj interesoj, sed ignoras la tutecajn interesojn de EU. Rilate al tio, ŝi emfazis, ke EU estas unu el la plej gravaj mejloŝtonoj en la monda porpaca procezo; gvidantoj de diversaj membrolandoj devas restarigi la spiriton de EU por forigi la dubo de eŭropanoj pri la rolo de EU.