• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-19 11:25:35    
Informa tereno tra la tuta lando faciligas al kamparanoj scii prezon en merkato de multaj urboj

cri

Sinjoro Fang Gang, ĝenerala vic-direktoro de departemento pri klientaj aferoj de Ĉina Kompanio de Universala Integreca Interkomunika Sistemo diris:

"Ni establis informan terenon tra la tuta lando kaj liveras tutlandajn agrikulturajn informojn. Povas esti dirite, ke kamparanoj ne nur povas scii prezon de pekina merkato, sed ankaŭ povas scii tiun en merkato de aliaj urboj."

Fang Gang ankaŭ faris konkretan klarigon, li diris:

"En 2006, ni finestablis 5 000 informajn staciojn en vilaĝoj kaj urbetoj, kiuj servas al 5 milionoj da kamparanoj. Ĝis la fino de 2008, ni celas establi 10 milojn da informaj stacioj kaj servos al 10 milionoj da kamparanoj."

Kompreneble kiel enmerkatiĝa kompanio, Ĉina Kompanio de Universala Integreca Interkomunika Sistemo devas konsideri siajn interesojn. Pri tio, informisto Xiao Jun havas profundan sperton, li diris:

"Estas multaj funkcioj de informoj. Ni konsideras merkatigon de informoj kaj realigas cirkulon de informoj kaj formas ĉeneron de informa afero. Livero de informo celas ne nur kamparanojn, sed ankaŭ unuojn kaj individuojn. Estas ŝlosile, ke liverataj informoj konformu al bezonado de klientoj kaj al postulo de merkata disvolviĝo."

Kompreneble la agrikultura informa reto, kiu sin ligas kun socia efikeco kaj ekonomia efikeco, bezonas vastan atenton de la socio, precipe subtenon de la registaro. Estro de informadika centro de ĉina Agrikultura Ministerio sinjoro Guo Zuoyu esprimis subtenon. Li diris:

"Agrikultura reto estas apoga forto en informadika kampo. Diversaj departementoj de ĉina Ŝtata Konsilantaro alte atentas agrikulturan disvolviĝon kaj ankaŭ ellaboris konkretan laboran planon. Ni kune klopodu por antaŭenpuŝi konstruadon de novtipa kamparo kaj realigi celon de harmonia socio."

Nun ĉina kamparo estas en ŝlosila periodo de transformiĝo kaj en la periodo, kiel interkomunikaj entreprenoj servu al kampara transformiĝa konstruado, interkomunikaj entreprenoj devas ellabori longdaŭran planon kaj paŝo post paŝo konstrui efikan sistemon.

 Agrikultura informadiko estas laboro bezonanta longtempan klopodadon. Kiel informa tereno baziĝanta en longdaŭra disvolviĝo, "Agrikultura Nova Spaco" devas unuflanke fari modeligon de ĉiu konkreta laboro, bone fari analizon kaj statistikon de klientoj kaj plibonigi servan sistemon; kaj aliflanke profunde elfosi diversecan informan bezonadon de registaro, speciala kamparano kaj individua kamparano, malfermi novan vendan kanalon en urbeto kaj gubernio, plibonigi funkcian strukturon, plene ludi sian rolon kaj efektive interligi socian efikecon kaj ekonomian efikecon.