• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-19 14:45:40    
Percepti ĉinan influon en Laoso

cri

Laoso estas ĉina amika najbaro. Lastatempe, nia raportisto laborvojaĝis al Laoso kaj persone perceptis ĉinan influon kaj la profundan amikecon inter la du popoloj ĉina kaj laosa.

Oficisto pri migranto parolas ĉinan lingvon

Laoso kun pli ol kvin milionoj da loĝantoj, areas pli ol 230 000 kvadratajn kilometrojn. Kompreneble, nur el tiuj du ciferoj, ĝi neniel kompareblas kun Ĉinio vastega. Antaŭ 20 jaroj Laoso komencis ekonomian reformadon. De tiam, tiu ĉi antikveca hudaisma lando iras sur mempotenciĝan vojon. Nia raportisto atingis unue la internacian flughavenon de la ĉefurbo Vjentiano. La flughaveno estas sufiĉe moderna kun elektronikaj montriloj, aŭtomata lifto, laborantoj parolantaj la anglan lingvon; eĉ la tualetejoj estas tre vastaj.

Estas eksteratende, ke pasante tra la dogano, laosa oficisto respondeca pri migranto, portante verdan kostumon, montris rideton en la vizaĝo, kaj ricevinte la ĉinan pasporton, diris en la ĉina lingvo: "Nihao!" (Saluton!) Post kiam la raportisto respondis: "Nihao!", la oficisto senpacience diris la duan frazon en la ĉina lingvo: "Zhongguo shi pengyou!" (Ĉinio estas amiko!) Kvankam la parolo ne estas tre flua, tamen el tio oni sentas la amikecon kaj intimecon de la laosa popolo al la ĉina. Poste, li preskaŭ ne legis la pasporton kaj ĝin sigelis por enlandiĝo.

La raportisto estis same bonŝanca, kiam li eldoganiĝis en la flughaveno de Vjentiano, fininte sian raportadon. La oficisto pri migranto respondeca pri ellandiĝo ridetis, ekvidinte ĉinan pasporton kaj same preskaŭ ne faris ekzamenon kaj sigelis la pasporton kaj ankaŭ diris al la raportisto: "Bonvenon al via refoja vizito". Oni povas vidi, ke en la koro de laosanoj, Ĉinio estas fidinda amiko, ili bonvenigas ĉinojn.

Ĉie estas varoj produktitaj de Ĉinio

Ĉinio kaj Laoso sin ligas per montoj kaj riveroj, ankaŭ la ekonomiaj kontaktiĝoj estas tre intimaj. En Laoso, ĉu en la ĉefurbo Vjentiano, ĉu en malproksimaj montvilaĝoj, ĉie videblas varoj produktitaj de Ĉinio, grandaj kia aviadilo, malgrandaj kia kudrilo. La laosa ŝtata aviadkompanio uzas ĉinan aviadilon "Yun – 12" en internaj kursoj. En la kajutoj estas multe da klarigoj en la ĉina lingvo.

En la magazeno "Matena Bazaro", plej fama en la ĉefurbo Vjentiano, preskaŭ 80% de la varoj estas produktitaj de Ĉinio.

En laosaj restoracioj preskaŭ ĉiuj uzataj bovloj kaj teleroj estas produktitaj de Ĉinio.

Ni esperas, ke Laoso fariĝos tia kia Ĉinio

Laoso estas subevoluanta lando kaj unu el aziaj landoj, kiuj akceptas plej multajn eksterajn helpojn. De praktikado de reformado dum 20 jaroj, la jara pokapa enlanda totala produktovaloro de Laoso duobliĝis, tio estas, de 203 usonaj dolaroj al 428 usonaj dolaroj.

Laosanoj strebas al bela estonteco. Iu taksiisto diris al nia raportisto: "Kiam nia lando posedos fervojon kaj rapidan aŭtovojon? Kiam nia lando fariĝos tia kia Ĉinio? Tiam popolanoj povos vojaĝi en- kaj ekster-lande, posedos proprajn grandajn korporaciojn, niaj sportistoj, kiel la ĉinaj, povos konkursi en Olimpikoj. Dum nia konversacio liaj okuloj ekbrilis, li diris: "Post 20 jaroj vi revenu al nia lando, tiam ni havos tiujn aferojn."