• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-19 16:25:33    
Internacia interfluo pri trandicia medicino

cri
Krom konigi la ĉinajn medicinon kaj medikamenton al la mondo, Ĉinio altetaksas ankaŭ la kunlaboron kun aliaj landoj en la kampo de leĝdono kaj administrado de tradicia medicino.

Monda Organizo pri Sano opinias, ke tradicia medicino estas komuna riĉaĵo de homa civilizacio kaj estas grava riĉfonto pri sano. Tial la Monda Organizo pri Sano aktive antaŭenpuŝis disvolviĝon de tradicia medicino. Estro de iu departemento de Monda Organizo pri Sano sinjorino Malebona Matsoso konigis,

"La Disvolva Strategio de Tutgloba Tradicia Medicino prezentita de Monda Organizo pri Sano en 2003 postulas, ke membrolandoj de tiu organizo faru politikon por disvolvi la tradiciajn medicinon kaj medikamenton, kaj esperas, ke ĉiuj landoj metu la tradician medicinon en sian kuracan sistemon."

Ĉinio havas detalajn kaj ampleksajn regularon kaj administran rimedon pri trandiciaj medicino kaj medikamento. Ĉinio ankaŭ estas unu el kelkaj landoj, kiuj prenas tradiciajn medicinon kaj medikamenton en ŝtatan kuracan sistemon. Tial multe da agoj de Ĉinio en tiu kampo akiris konsenton kaj aplaŭdon de la Monda Organizo pri Sano.

Multe da landoj sendis delegaciojn al Ĉinio por esplori kaj studi leĝdono kaj administradon pri tradicia medicino. Ĉinio ankaŭ subskribis interkonsenton kun Monda Organizo pri Sano kaj promesis helpi al Monda Organizo pri Sano antaŭenpuŝi disvolviĝon de tradicia medicino en la tuta mondo. Vicestro de ĉina Ŝtata Administra Buroo pri Ĉinaj Medicino kaj Medikamento Li Daning diris,

"Ĉinio estas membrolando de Monda Organizo pri Sano kaj havas respondecon kaj kapablon sub la gvidado de Monda Organizo pri Sano aktive akceli disvolviĝon kaj aplikadon de tradicia medicino kaj ĝui la spertojn."

Kiam la cina medicino iris al la mondo, ankaŭ jogo, homeopatio kaj aliaj tradiciaj medicinoj cirkuliĝis al Ĉinio. Estro de Internacia Kunlabora Departemento de ĉina Ŝtata Ĉin-medicina kaj Medikamenta Buroo Shen Zhixiang opinias, ke kiam la ĉina medicino iras al la mondo, Ĉinio devas sorbi la tradician medicinan resurson de aliaj landoj por pli bone servi al la ĉina popolo.