• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-19 16:30:10    
Havigu al maljunuloj feliĉan vivon en ilia krepusko

cri

Karaj aŭskultantoj, Ĉinio havanta 1,3 miliardojn da loĝantoj jam oficiale fariĝis unu el la landoj, kies maljuniĝa rapideco estas plej rapida. Nun la nombro de la loĝantoj pli ol 60-jaraj atingis 144 milionojn. Tio okupis duonon de la maljunaj loĝantoj en Azio. Ĝis 2020 la nombro kreskos centon da milionoj. Kiel oni liveru garantion por tiuj maljunuloj kaj havigu al ili feliĉan vivon en ilia krepusko? Tio estas komune zorgata problemo de ĉiuj rondoj en la socio kaj estas solvata de la registaro. En hodiaŭa programero, ni iom parolu pri tio.

Senĉese kreskas la nombro de maljunuloj. Samtempe kreskas enoficiĝa premo en Ĉinio. La rezulto de la du kreskadoj estas tio, ke pli kaj pli da maljunuloj devigite vivas solaj, ĉar iliaj gefiloj okupiĝas pro laboro. Pro alta aĝo, tiuj maljunuloj havas amason da malfacilaĵoj en la vivo. Tial maljunulejo fariĝis la loko, kie multe da maljunuloj pasigas sian krepuskon.

"Kiel diri 'kombi' en la loka lingvo?"

"Shutou."

Ĵus  la dialogon estas inter Zheng Xuelan, direktorino de Changqing-Maljunulejo de la urbo Shangrao en Jiangxi-provinco kaj iu maljunulino, kiu enmaljunulejiĝis antaŭ 1 monato. La maljunulino malsanas je senila demenco kaj ofte kriegas. Por intimiĝi kun ŝi, Zheng Xuelan lernis lokan lingvon ĉe la maljunulino kaj gajnis konfidon kaj amikecon de ŝi.

En la maljunulejo, kie Zheng Xuelan laboras, jam estas pli ol 300 maljunuloj pasigintaj maljunecon tie en pasintaj 17 jaroj. Antaŭ nelonge en iu malvarmega nokto, 95-jara mortonta maljunulo Yang Yitang volis manĝi akvomelonon. Zheng Xuelan bicikle iris al urbeto kaj aĉetis akvomelonon por kontentigi la volon de la maljunulo. Zheng Xuelan diris, ke la feliĉo de tiuj maljunuloj estas plej granda ĝojo de la laborantoj en la maljunulejo.

"Dum mia tutviva laborado por maljunuloj, tio min plej kontentigas, ke la maljunuloj ĝojas."

En Ĉinio estas 40 miloj da bonstatigaj organizoj kiel Changqing-Maljunulejo kaj estas 1,5 milionoj da litoj. Tamen kompare kun la nombro de la maljunuloj de Ĉinio, ankoraŭ ne sufiĉas la bonstatigaj organizoj. Multe da maljunuloj devigite vivas hejme. Iuj maljunaj geedzoj dependas unu de la alia. Tamen la maljunuloj perdintaj siajn amatojn estas tre solecaj.