• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-19 16:33:07    
Pinta Kunveno de Sud-Amerika Komuna Merkato inaǔguriĝis en Brazilo

cri

La 18-an de januaro en Rio-de-Ĵanejro de Brazilo inaǔguriĝis la 31-a Pinta Kunveno de la Sud-Amerika Komuna Merkato. Ŝtatestroj aǔ iliaj reprezentantoj de la 5 membrolandoj, 5 kontaktaj landoj, Gujano kaj Surinamo ĉeestas al la kunveno.

La 26-an de marto, 1991, en la paragvaja ĉefurbo Asunciono, prezidentoj de la 4 landoj Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo subskribis la Asuncionan Traktaton, proklamante la fondiĝon de la Sud-Amerika Komuna Merkato. La Asunciona Traktato ekvalidis en la 29-a de novembro, 1991. En la 1-a de januaro, 1995, la Sud-Amerika Komuna Merkato oficiale startiĝis. Ĝi estas la unua komuna merkato konsistanta komplete el evoluantaj landoj, kaj ankaŭ la plej granda organizo de ekonomia integrigo en la latin-amerika regiono. La Sud-Amerika Komuna Merkato havas la totalan loĝantaron de ĉirkaŭ 200 milionoj, kun la totala produktovaloro de proksimume mil miliardoj da usonaj dolaroj en la fino de 2002, okupante ĉirkaŭ duonon de tiu de la tuta latin-amerika regiono. Tiu ĉi organizo celas akceli la sciencteknikan progreson kaj efektivigon de ekonomia modernigado, per efika utiligo de riĉfontoj, media protektado, kunaranĝado de la makroskopa ekonomia politiko kaj plifortigo de la ekonomia kompletigeco por fine realigi la ekonomian kaj politikan integrecon.

Ĉi-foja Pinta Kunveno daǔras 2 tagojn. Unu el ĝiaj ĉeftemoj estas tio, ke oni prenu rimedojn por plibonigi la cirkonstancon de neekvilibro de ekonomia disvolviĝo inter la membrolandoj. Nuntempe inter la 5 membrolandoj de la Sud-Amerika Komuna Merkato Urugvajo kaj Paragvajo estas en malforta pozicio rilate al la ekonomia disvolviĝo kompare kun tiu de Brazilo kaj Argentino. Por ŝanĝi tiun ĉi situacion kaj akceli sian ekonomian disvolviĝon Urugvajo kaj Paragvajo komencis serĉi kunlaborojn kaj subskribis liberkomercajn interkonsentojn kun aliaj landoj ekster la Sud-Amerika Komuna Merkato. Tamen tio grandamezure ŝancelis la stabilan bazŝtonon de la Sud-Amerika Komuna Merkato. Pro tio koncerna departemento de la Sud-Amerika Komuna Merkato elmetis rimedojn pri nuligo de la eksteraj komunaj duoblaj tarifoj de la du landoj kaj similaj por helpi ilin en altigo de konkurencpovo kaj akcelo de

ekonomia disvolviĝo. Tiuj rimedoj estas diskutataj en ĉi-foja Pinta Kunveno kaj aktive praktikotaj.

Krome, en ĉi-foja Pinta Kunveno bolivia prezidento Evo Morales oficiale prezentos peticion por ke Bolivio aliĝu al la Sud-Amerika Komuna Merkato. Bolivio situas en la meza parto de Suda Ameriko kaj posedas abundajn riĉfontojn de petrolo, naturgaso kaj mineraloj. Ĝi ĉiam estas la grava provizanta lando de energioj por la membrolandoj de la Sud-Amerika Komuna Merkato. La aliĝo de Bolivio kompreneble profitigos ĉiujn membrolandojn de la organizo.