• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-22 15:30:16    
Ĉiuflanke funkcias granda aktivado celebra al 60-jariĝo de ĉina radia programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj"

cri

Karaj retlegantoj, en 2007 estas 60-jariĝo de fama radia programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj" en la ĉina radia rondo. Lastatempe ĉiuflanke funkcias granda celebra aktivado, kiu daŭras je la tuta jaro de 2007.

"Seria Disaŭdigo de Romanoj" estas literatura kaj arta programero de Ĉina Popola Radio kaj la programero estas ĉiamverda arbo en la ĉina radia rondo. En la lastaj kelkdek jaroj, je la 12-a horo posttagmeze de ĉiu tago, radioj en ĉinaj diversaj lokoj ĝustatempe disaŭdigas programeron "Seria Disaŭdigo de Romanoj". Al la programero, ne mankas rakontoj kaj scioj kaj ĝia aŭskultebleco kaj kontinueco favore influas kaj edifas homojn en kelkaj generacioj. Ĝis nun la programero ankoraŭ havas sennombrajn subtenajn aŭskultantojn.

Iuj aŭskultantoj parolas pri la programero per ideogramoj "orelsanigo kaj kortoniko".

Laŭ noto de historio de ĉina radia literaturo kaj arto, de la jaro 1947, radio en ĉina nordorienta landparto unuafoje disaŭdigis "programeron pri rakontoj" kaj tiel naskiĝis la programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj". En la lastaj 60 jaroj, en la programero disaŭdiĝis pli ol mil romanoj, inkluzive de ĉinaj kvar klasikaj romanoj "Tri Regnoj", "Ruĝdoma Sonĝo", "Ĉe la Akvobordo", "Pilgrimado al Okcidento" kaj serio da mondaj famaj romanoj. La programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj" senĉese evoluigas novon kaj sekve de romanoj, ankaŭ funkcias seria disaŭdigo de literatura raportaĵo kaj raporto de efektivaj okazaĵoj. Tio manifestas pli grandan zorgon al homo, al vivo kaj al la popola vivo.

La programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj" havas grandan influon pro sia vasta kovro. Sinjoro Huang Guorong, ĉina fama verkisto, ricevis centojn da leteroj de legantoj post disaŭdigo de sia romano temanta pri agrikulturo en la programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj". Li diris:

"Mi pensis, ke la programero enmetas flugilojn en mia romano kaj kun la romano flugas al sennombraj familioj kaj al animo de ĉiuj ordinaraj popolanoj. Legi romanon bezonas kultur-edukitecon kaj ne ĉiuj povas legi romanon, tamen la programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj" povas plenigi la mankon. Aŭskulto per radio faciligas al romanoj kaj literaturo pli vaste kaj sendistance kontakti la publikon por ke popolamasoj ĝuu ilin."

Huang Guorong emociite parolis pri iu aŭskultanto pli ol 70-jara. La maljuna kamparanino, kiu estas ne legoscia, hazarte aŭskultis "Balado de Hejmloko" elsendita en la programero "Seria Disaŭdigo de Romanoj" kaj emociite diris al sia filo, "rakonto disaŭdigata en la programero estas afero en mia vilaĝo kaj ĉiuj aferoj estas konataj por mi."