• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-22 15:43:15    
Hillary Clinton survoje al prezidenteco (foto)

cri

Restas ĉirkaŭ du jaroj antaŭ la usona prezidenteca elektado, tamen la kampanjo jam komenciĝis en diversaj lokoj de Usono. Ĉirkaŭ 20 personoj el la Demokrata Partio kaj Respublika Partio deklaris partopreni en la konkuro. El ili sinjorino Hillary Clinton estas la plej okulfrapa. La 20-an de januaro ŝi deklaris aliĝi al la listo de demokrataj kandidatoj por la prezidenteco.

Jam en la jaro 2000, kiam Hillary Clinton estis elektita kiel parlamentano de Nov-Jorkio, oni konjektis, ke ŝi probable konkuros pri la prezidenteco en 2008. Poste multaj opiniis, ke ŝi estas unu el politikistoj, kiuj plej eble sukcesos en la konkuro pri la prezidenteco, ĉar ŝi posedas multajn favorajn kondiĉojn.

Unue, pro la iraka milito, la Respublika Partio malsukcesis en la mezperioda elektado kaj perdis la regpovon en la Kongreso. Kutime rezulto de la mezperioda elektado estas rigardata kiel ventoflago de la prezidenteca elektado, tial la situacio favoras la Demokratan Partion.

Due, Hillary estas tre talenta politikisto. Ŝi havas superan kapablon en monkolektado por la kampanjo. En la usona prezidenteca elektado monkolektado estas tre ŝlosila paŝo, tiuj, kiuj ne majstras en monkolektado, eĉ ne povas kandidatiĝi. Ŝia talento en tiu ĉi kampo multe helpos al ŝi gajni la konkuron.

Trie, en la konkuro Hillary povos ricevi helpon de sia edzo, la eksa prezidento Bill Clinton, kiu ankoraŭ estas la plej influiva en la Demokrata Partio. Nun ŝi organizas cerbaron el tiamaj helpantoj de Bill Clinton. Ili ludos gravan rolon en la kampanjo.

Kvare, estante virina kandidato, ŝi posedas grandan superecon. De la lastaj pli ol 30 jaroj, virinoj estas pli kaj pli multe akceptataj de usonaj registaraj institucioj. Multaj usonanoj esperas, ke ŝi kreu la historion kiel la unua prezidentino en la usona historio, tuj post kiam ŝi deklaris konkuri pri la prezidenteco. Kaj ŝia partopreno ricevis subtenojn precipe de usonaj virinoj. En Usono la nombro de virinaj voĉdonantoj estas pli granda ol tiu de la viraj, tio estas tre favora al ŝi.

Sed ŝi alfrontas ankaŭ multajn defiojn. Unue, ŝi devas rivali kun aliaj demokrataj kandidatoj, precipe kontraŭ Barack Obama, negra parlamentano el Ilinojso. Se li sukcesos en la elektado, ankaŭ li kreos la rekordon kiel la unua negra prezidento en la usona historio. Krome, multaj opinias, ke politike Hillary ricevos influon de la edzo Clinton. Malgraŭ tio, ke li estas subtenata de multaj usonanoj, tamen iuj jam enuis pro lia tro ofta montrado en la publiko. Analizantoj opinias, ke se ŝi ne povos iri el la ombro de la edzo, ŝi perdos multajn subtenojn.

Laŭ freŝa opinisondo, okazigita de Vaŝingtona Poŝto, 42% de balotantoj, demokrataj aŭ subtenantaj al la Demokrata Partio, aprobas, ke Hillary partoprenu en la prezidenteca konkuro kiel demokrata kandidato, la subtena elcento estas pli alta je 25% ol tiu de Barack Obama; kaj 54% de la enketitoj el ĉiuj balotantoj subtenas al Hillary konkuri por la prezidenteco.