• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 16:06:05    
Beliganto de antikva urbo

cri
Ni prezentu al vi s-inon Cao Guirong, beliganton de la antikva urbo Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta Ĉinio.

La krepuska suno subiras okcidenten. Sub la arba ombro sur la placo antaŭ la Potala Palaco de la urbo Lasao, tibeta virino Drolma ridete rigardas sian filon ludantan inter arboj. Pro la placo ornamata per verdaj gazonoj kaj buntkoloraj floroj, la majesta Potala Palaco aspektas ankoraŭ pli bildeca. En tiujn pentrindajn pejzaĝojn penetriĝis la ŝvito de la diligentaj hortikulturaj laborantoj de la urbo Lasao, kaj ilia gvidanto estas s-ino Cao Guirong, estro de la Hortikultura Administracio de Lasao. Nun mi iom parolu pri ŝi.

Kiam mi eniris en la oficejon de s-ino Cao Guirong, mi vidis, ke ŝi diskutas kun siaj kolegoj pri tio, kiamaniere antaŭdate ili efektivigu la verdigan inĝenieriaĵon laŭ ŝoseoj. En la kuranta jaro, la Tibeta Aŭtonoma Regiono 40-jariĝis, kaj la verdiga tasko estas pli peza ol en la antaŭaj jaroj.

La oficejo de s-ino Cao Guirong estas ne granda kun simplaj instalaĵoj: unu skribtablo, kelkaj seĝoj, sur muro pendas blanka tabulo, kiu estas plene kovrita per mapoj pri labora procezo. Kiam s-ino Cao Guirong kaj ŝiaj kolegoj faris diskutadon, plurfoje eksonis la telefono metita sur ŝia skribtablo.

S-ino Cao Guirong devenis de la manĉura nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, kaj ŝia hejmloko estas la provinco Liaoning en la nordorienta landparto. Antaŭ pli ol 30 jaroj, ŝi venis al Lasao por viziti lernejon kaj ĝis nun ŝi restas ĉi tie. Ŝi diplomiĝis el la Tibeta Agrikultura kaj Brutbreda Instituto, elektis la hortikulturan laboron, kaj sin okupas je tiu laboro jam pli ol 20 jarojn. Ŝi diris:

"Dank' al klopodado fare de la hortikulturantoj, la verdiga afero de Lasao leviĝis sur la novan nivelon. Antaŭ 20 jaroj mi eklaboris en la hortikultura administracio, kaj subtenate kaj zorgate de la supera gvidantaro, mi akiris grandan progreson en mia laboro."

Hardate de multjara hortikultura praktikado, s-ino Cao Guirong fariĝis gvidanto forta je la povo kaj serioza je laborstilo. Ŝia konsekvenca laborstilo estas substreki la disciplinon. Tuj post sia enposteniĝo kiel administracia estro, ŝi komencis reguligi diversajn laborsistemojn, kaj ordigis la antaŭan nekontentigan staton de la administracio.

Ĉiutage, ŝi ĉiam frue venis al la oficejo. En la konstruejo de diversaj hortikulturaj inĝenieriaĵoj, se oni bezonas ŝian ĉeeston, ŝi ĉiam atingas tien en la plej mallonga tempo spite ardan sunon aŭ furiozan ŝtormon. Kiel diplomiĝinto de profesia fako, ŝi ofte instruas al laboristoj sciojn pri tio, kiamaniere ili mastru la humidecon de irigaciata grundo, kaj faru recepadon al floroj, herboj kaj branĉoj.

En la pasinteco, la laboristoj uzis tondilojn dum la recepado al herboj, tiamaniere ili povis plenumi la recepadon nur en la distanco de malpli ol 200 metroj dum la tuta tago. Nun en la urbo Lasao, ili aplikas la maŝinon en tiu laboro, kaj nur en dek tagoj ili povas plenumi la recepan taskon por la tuta urbo. Pro altiĝo de la labora efiko, ankaŭ la enspezo de laboristoj kaj oficistoj multe pli altiĝis, kaj iuj laboristoj jam posedas la privatan aŭtomobilon. S-ino Pudrin, maljuna oficistino laboranta pli ol 20 jarojn en la Hortikultura Administracio, diris:

"Nuntempe nia Hortikultura Administracio fariĝas pli kaj pli renoma, ankaŭ la enspezo de laboristoj kaj oficistoj pliiĝas. Ni tre ĝojas pro tio, ke ni havas eminentan gvidanton!"