• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-23 08:31:58    
Manzhouli – ĉina urbo plena de rusaj vidindaĵoj

cri
La urbo Manzhouli situas ĉe landlimoj de Ĉinio, Rusio kaj Mongolio. Ĝi aspektas pura kaj bela. Kvankam ĝi troviĝas en Ĉinio, tamen ĝi plenas de la rusa stilo. Nun ni kune vojaĝu tien por rigardi ĝiajn eksterordinarajn vidindaĵojn.

Sur la stratoj de Manzhouli ĉie videblas rusoj kun la ora hararo kaj la bluaj okuloj. Sur ŝildoj de diversaj vendejoj kaj butikoj vidiĝas titoloj el la ĉina, rusa kaj mongola lingvoj. Fraŭlino Xin Mei, laboranto de iu stele klasa hotelo de la urbo Manzhouli, diris:

"Nuntempe multaj rusoj alvenas al Manzhouli, precipe en la vintro, ĉar en decembro ili celebras Kristonaskon, do ili aŭ pasigas Kristonaskon ĉi tie, aŭ aĉetas donacaĵojn por la festo. Ili aĉetas metiartaĵojn, vestojn, ŝuojn kaj ĉapojn, ĉar en Ĉinio tiuj varoj relative riĉas kaj kvante kaj spece."

La rusa stilo de la urbo Manzhouli manifestiĝas ne nur sur stratoj grandaj kaj malgrandaj, sed ankaŭ sur la Pupara Placo, tiu ĉi kultura vidindaĵo speciale konstruita por Manzhouli estas tre plaĉa al alilokaj turistoj. La Pupara Placo estas la unika turisma kaj por-amuza placo en Ĉinio, kun la rusa tradicia metiartaĵo puparo kiel la ĉeftemo. La placo areas je 60 mil kvadrataj metroj, kaj sur ĝia centro staras 30 metrojn alta puparo, la plej alta en la mondo. Ĉirkaŭ la puparo estas pli ol 200 malgrandaj puparoj kaj 30 paskaj buntkoloraj ovoj de Rusio, simbolantaj amikecon, amon kaj bondeziron. Ĉirkaŭ muzika fontano de la placo vidiĝas ankaŭ 12 jar-bestoj de la ĉina tradicia kulturo kaj 12 konstelacioj simbolantaj la homan fortunon. En interna strukturo de la puparo ekzistas restoracio de okcidenta stilo kaj ankaŭ aktorada halo, kie oni povas preni manĝaĵojn kaj spekti literatur-artan prezentadon. 

En la vintro Manzhouli simple fariĝis neĝ-glacia mondo. La ekster-doma temperaturo en la nokto superas 30 gradojn sub nulo, sed la frosta vetero ne povas influi la turisman entuziasmon de vojaĝantoj, kaj la neĝ-glacia turismo fariĝis okulfrapa trajto de la urbo Manzhouli. Vintre de ĉiu jaro okazas ĉi tie Neĝ-glacia Festivalo, ĉinaj skulptistoj faras diversajn verkojn el glacio kaj neĝo, inkluzive de konataj personuloj en la ĉina historio kaj alilandaj famaj konstruoj. La glacia sidglitilo estas la plej ŝatata ludilo de infanoj en la vintro. Element-lernanto Li Dongsheng diris:

"En la Neĝ-glacia Festivalo videblas prezentado de kantoj kaj la danco Yangge, diversaj konstruaĵoj el neĝo kaj glacio, kaj ni nin amuzas per la sidglitilo. Inter turistoj estas ĉinoj, mongoloj kaj rusoj."