• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-23 14:43:28    
Strategia dialogo inter Rusio kaj Japanio

cri

La 23-an de januaro en Moskvo komenciĝis la unua strategia dialogo inter Rusio kaj Japanio. Rusa unua eksterafera vicministro Andrey Denisov kaj japana eksterafera vicministro Yachi Shotaro respektive gvidas propran delegacion.

Okazigo de la dialogo celas efektivigi unuecon, atingitan en la 18-a ministronivela konferenco de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, okazinta novembre de la lasta jaro en Hanojo. Tiam la rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov anoncis, ke enhavo de la dialogo inter la du landoj ampleksas principojn, koncernajn al strategio, inkluzive batalon kontraŭ terorismo kaj narkotaĵa krimo. Pro disputoj pri la insuloj Kuril kaj fiŝkaptado, la rilatoj inter Rusio kaj Japanio delonge stagnas, kaj la du landoj ankoraŭ ne subskribis pactraktaton.

Oni ĝenerale opiniis, ke en ĉi-foja dialogo la du landoj eble elmetos novan projekton por solvi la teritorian problemon. Laŭ japanaj amaskomunikiloj, decembre de la lasta jaro en kunveno de la eksterafera komitato sub la Ĉambro de Reprezentantoj, japana eksterafera ministro Aso Taro unuafoje proponis, ke oni dividu areon de la insuloj Kuril en du partojn, kaj Japanio posedu kvaronon de la insulo Etorofu kaj la ceterajn 3 insulojn. La japana registaro emfazis, ke tio estas privata propono de Aso Taro, tamen analizantoj opiniis, ke laŭ tiu ĉi projekto, la japana teritorio ampleksas ĉiujn 4 insulojn, tial tiu ĉi projekto facile ricevos subtenon de la japana popolo, kaj probable estas akceptita de la japana registaro kiel interna plano. Laŭ koncerna informo, ankaŭ Rusio konsideras tiun ĉi projekton. Se tiu ĉi informo estas vera, tio signifas, ke starpunktoj de la du landoj pri la teritoria problemo jam proksimiĝis.

Laŭ japanaj amaskomunikiloj, ĉi-foje la du flankoj diskutos ankaŭ pri energio kaj investado. De la lastaj jaroj Japanio esperas per pipelino tra la Ekstrema Oriento akiri petrolon de Rusio. Ĉi-foje vizitas Rusion ankaŭ altrangaj oficistoj, respondaj pri energio kaj investado. Ili kun la rusa flanko interkonsiliĝos pri ekspluatado de naturgaso kaj plibonigo de investada medio. Laŭ oficisto el la japana Ministerio pri Ekonomio kaj Industrio, la vizito de japanaj oficistoj respondaj pri energio kaj investado metos fundamenton por fiksdata okazigo de prienergia dialogo inter la du landoj.

Analizantoj rimarkigis, ke ĉi-foja strategia dialogo havas gravan strategian signifon por la japana registaro, ĉar restarigo de la teritoria intertraktado kaj plibonigo de la rilatoj inter la du landoj estas unu el gravaj apogiloj de la diplomatia strategio de la japana registaro.