• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-23 15:30:08    
Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan

cri

Hilda Dresen naskiĝis en norda Estonio en 1896 kaj lernis Esperanton en la aĝo de 17 jaroj. Ŝi multe tradukis el la estona poezio, sed aperigis nur unu originalan poemaron. En 1967, povis aperi la poemaro "Norda naturo", kies enkonduko memorigas pri la ritmoj de estonaj popolaj poemoj.

Kion diri, kiel miri!

Ĉe vojfino sur ruino

forlasite, homevite

en rubaĵo kreskis flor'.

La burĝonoj inter ŝtonoj,

jam kun revo pri diskrevo

ĝojsalutas, ja surŝutas

ilin sun' per sia or'.

En rubaĵo kun kuraĝo

floro floros, vivon gloros,

bluos, bluos kaj instruos

ion al la homa kor'.

Per tiu ĉi poemo finas sian solan originalan poemlibron la estona poetino Hilda Dresen. La libro nomiĝas Norda naturo (1967) kaj la titolo de la poemo ne estas io aparta, sed simple ripeto de la unua linio. Kaj ja indas tia ripeto! Ĉar temas pri io, kion ni homoj kutime ne rimarkas, kaj des malpli taksas valore signifa. Estas floreto levanta sian bluon sur rubaĵo ĉe iu vojofino.

Sed la poetino ĝin ja rimarkas, kaj laŭ sia poeteca naturo ŝi scias kombini observon kaj sentemon en transiran sperton. Kaj kia estas tia transira sperto? Ĝi estas agnosko de vivo ŝajne sensignifa kaj nerimarkinda, ke ankaŭ tia vivo havas valoron, kaj kiel tiu valoro povas instrui al la homa koro respekton al ĉia vivo.

Hilda Dresen (1896-1981) naskiĝis en Harju-distrikto en Norda Estonio, en arbaro-riĉa regiono, kie ŝia patro laboris kiel forstisto. Sendube devenas ŝia sindoneco al la naturo de ŝia elkresko inter la arboj kaj la floroj de ŝia hejmloko. Oni ankaŭ trasentas la influon de la sezonoj sur ŝian menson, precipe aŭtuno kaj vintro: la norda vento el trans la Finna Golfo sentigas sin dum sia senripoza galopado tra la ebenaĵo, ĝi trapenetras la timeman homon sur la vojo, kaj la kaŭrantaj inertuloj, serĉantaj ŝirmon, nur incitas la venton kaj plifirmigas ĝian senindulgemon. Sed la poetino rekonas ian spiritan naturon de la vento:

La venton nur kuraĝ' imponas,

nur hom' de l' sankta malkviet',

al li ĝi frate manon donas,

ke li kunkuru kun impet'.

Ĝi volas, ke dum kur' ekardu

kaj palon perdu lia vang',

ĝi volas, ke la hom' sin hardu

kaj ŝtorme fluu lia sang'.

(Vento)

Indas iom pripensi la nocion: "sankta malkvieto". Kion per tio celas la poetino? Malkvieton oni ĝenerale konsideras ne bona afero, fakte malbona anim-stato por tiel diri, ĝi parencas al zorgoj pro okazaj malbonoj, al anksio kaj timo. Sed la akompana epiteto "sankta" nobligas la nocion, faras la maltrankvilon nutranto de kuraĝo kaj vivplena ardo.

Sed malgraŭ tia firma preno de kuraĝo Hilda Dresen pli tendencas al kvieto kaj melankolio en siaj natur-temaj poemoj:

La silento muta

en la ĉambron fluas,

dum sopir' akuta

la animon skuas

ŝi diras en sia poemo Somernokto. Fakte, ŝiaj natur-poemoj preskaŭ senescepte sugestas aŭ indikas ekster si mem al subtila anim-stato de melankolio aŭ sopiro. Tamen neniam sintrude, Hilda scias precize ekvilibrigi siajn esprimojn. Sed ŝia humoro povas ankaŭ ribeli kontraŭ la danĝeroj de deprimo, eĉ per senkompataj, insultaj vortoj kontraŭ ŝi mem.

La poemo Malbenita humoro komenciĝas en printempa suno, kiu "la tutan mondon oras", tamen ŝian koron "morno boras": ŝi antaŭsentas deprimon, kio ĝenas ŝin, timigas ŝin, sufokas ŝin,

Kaj por elŝiri min el ĉi sufoko

mi min insultas kun incita moko:

Diable! Vi bezonus bonan frapon

au freŝan akvon sur la pendan kapon.

Sian libron la poetino dividis en kvin partojn, kiujn ŝi nomis per titoloj pli-malpli temaj: Sezonoj, Floroj, Tenero, Humoroj kaj Pensondoj. La du unuajn oni povas rigardi kiel plej esencajn al la koro de la poetino, ŝi estas antaŭ ĉio amanto de la naturo kaj el siaj memoroj kaj spertoj pri la naturo ŝi plej facile prenas temojn, kiujn ŝi scias profundigi per ligoj al homaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj. Simple kortuŝa estas ekzemple ŝia poemo Marto milittempa:

Kia sensuna marto!

Neĝas, neĝas sen halto.

Per kvieto sensona

kaj falad' monotona

volas la neĝo luli,

trankviligi la korojn,

el la anim' forruli

la ĉagrenajn memorojn,

volas, ke ree pure,

pure kaj senmakule

brilu neĝo per blanko

sur verŝita homsango.

Kiel tradukisto Hilda Dresen estis multe pli produktiva ol kiel originala poeto, kaj laŭdire ŝi rigardis sin pli tradukinto ol originala poeto. El kvanta vidpunkto oni ja povas agnoski ŝian pravon pri tio. Ŝia unua traduko estis Elektitaj versaĵoj (1929) de Marie Under (1883-1980), unu el la plej grandaj poetoj de Estonio en la lasta jarcento. Sekvis diversaj tradukoj de poezio, i.a. kunlaborado ĉe la Estona antologio (1932). Elstaras ŝia traduko de fragmentoj el Kalevipoeg, la popola eposo de Estonio (1975).

Hilda Dresen studis en knabina mezernejo en Tallinn kaj laboris ĉe la estona poŝto ekde 1916 ĝis sia emeritiĝo en 1956, komence kiel telegrafistino kaj poste kiel radio-telegrafistino. Ŝi esperantistiĝis en 1913, tiam 17-jara, kaj komencis labori poezie en Esperanto en 1922.

Ŝiaj poemoj kaj tradukoj aperis en diversaj Esperanto-revuoj, interalie en Literatura Mondo. Pluraj originalaj poemo ŝiaj aperis en la poemaro Dudek Poetoj (1934), sed plena eldono devis atendi ĝis 1967, kiam la eldonejo Stafeto ĝin aperigis en sia serio de Beletraj kajeroj.

En antaŭparola artikolo L. Tárkony esprimis la opinion, ke kelkaj poemetoj de Hilda Dresen, precipe pri floroj, certe ĉarmos infanojn, kio estas ege bezonata en "nia Movadeto", kiel li diras. Tial, por fini, eble taŭgas aperigi unu el ŝiaj floraj poemoj:

Floras la eriko, floras la eriko!

Bonodoro rava kaj abela zum'.

En kviet' mirinda sole ĉi muziko

kaj kareso milda de l' autuna sun'.

Sidu nun aŭ kuŝu, kaj vi kvazaŭ dronas

en la lilaj ondoj de l' eriko-mar'.

Tuta erikejo nun por vi aromas,

dum vi tiel kuŝas meze de l' florar'.

Sed memor' min kaptas kaj kun ĝi doloro

ŝiriĝanta kiel vea kri' el mi:

Ho, se povus iu, kiun baras foro,

sur la erikejo kuŝi kiel mi.

Baldur Ragnarsson

La artikolo aperis unue en Juna Amiko en decembro 2006.