• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-24 15:37:18    
Libana opoziciantaro lanĉis grandan strikon

cri

La 23-an de januaro, libana opoziciantaro lanĉis grandan strikon en la tuta lando, postulante faligi la nunan registaron. La striko, organizita de Cheikh Hassan Nasrullah, la ĝenerala sekretario de Hezbollah, kaj aliaj opoziciulaj gvidantoj, estas rigardata kiel la komenco de pluaj agoj, planitaj de opoziciuloj kontraŭ la registaro.

Matene de tiu ĉi tago partizanoj de la opoziciantaro obstrukcis ĉefajn rapidvojojn kondukantajn al Bejruto kaj ĉirkaĵajn vojojn de tiu ĉi urbo. Ili ankaŭ blokis la vojon al internacia flughaveno de Bejruto kaj bruligis aŭtoradojn. Multaj homoj ne povis veturi al laboro; iuj lernejoj malfunkciis; internacia flughaveno de Bejruto nuligis plurajn flugojn; la tuta lando falis en konfuzon. Pro tio, ke la opoziciantaro anoncis la daton de striko, la registaro dispoziciis milojn da soldatoj kaj policanoj en diversaj lokoj. Malgraŭ tio, ke gvidantoj de la du flankoj apelaciis eviti perforton, tamen en multaj lokoj okazis rekta konflikto inter partizanoj de la opoziciantaro kaj la registaro. En la konflikto 6 homoj mortis kaj ĉirkaŭ 100 vundiĝis. Nokte je la 10-a horo opoziciuloj komencis forigi vojobstaklojn, kaj deklaris paŭzon de la striko.

Fakte antagonismo inter la opoziciantaro kaj la registaro daŭris jam en pli ol unu jaro. Hezbollah persistas organizi nacian unuiĝintan registaron anstataŭ la nunan registaron de Fouad Siniota, gvidatan de mojoritato, celante gajni pli da ministrecoj por influi decidon de la registaro. Cheikh Hassan Nasrullah, la ĝenerala sekretario de Hezbollah, eĉ minacis, ke la nuna registaro estas la usona pupo, se Fouad Siniota persistos sur la posteno, Hezbollah kaj ĝiaj aliancanoj antaŭenpuŝos starigon de transira registaro, kaj proponos antaŭdate okazigi parlamentan elektadon. Mahmmed Raad, prezidanto de parlamentanaro de Hezbollah, rimarkigis, ke la striko estas ago, planita por faligi la nunan registaron, kiu jam perdis la leĝan pozicion, tial laŭ plano la striko daŭris en unu tago, tamen tio estas nur la komenco de pluaj agoj.

Analizantoj opiniis, ke de granda manifestacio, okazinta decembre de la lasta jaro ĝis la nuna striko, la opoziciantaro praktikis laŭpaŝan premadon kontraŭ la registaro. La kaŭzo kuŝas ĉefe en tio, ke politike la opoziciantaro ne volas esti izolita de la registaro, ĉar ĝi jam almarĝeniĝis rilate al la internacia enketo pri murdo de Rafik al-Hariri, kaj distribuado de la ŝtata povo; krome, depost kiam la majoritato de la libana parlamento transprenis la regpovon, la nacia ekonomio neniam liberiĝis el grandsuma ŝuldo.

Vizaĝante al minaco de la opoziciantaro, la 23-an de januaro, libana ĉefministro Fouad Siniora alvokis la parlamenton okazigi urĝan kunvenon por serĉi kontraŭrimedojn. Li emfazis, ke oni nepre ne devas daŭrigi surstratan proteston; la nuna situacio urĝas al ŝtataj aŭtoritatoj fari decidon.