• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 12:48:54    
Legendo kaj kutimo pri Laba-Festo

cri

Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ estas la 8-a de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro kaj la ĉina tradicia festo Laba. Laŭdire Laba-Festo originis en Hindio. La kreinto de Budaismo estas filo de iu reĝo en norda parto de antikva Hindio. Li ne povis elteni la turmenton al la popolanoj kaŭzitan de maljuniĝo, malsano kaj morto. Li ankaŭ ne kontentis pri la religia aŭtoritata regado de bramano. Tial li monaĥiĝis. Post 6-jara sinhardado, li fariĝis Budho en la 8-a de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro. Dum la 6-jara sinhardado, li manĝis nur iometon ĉiutage. La posteuloj ne forgesas lian suferon, okaze de la 8-a de lasta monato laŭ la luna kalendaro, ili manĝas kaĉon memore al li.

En Laba-Festo krom aktivadoj de konsekrado al prapatroj kaj omaĝado al Budho, la popolanoj ankaŭ pelas epidemion. Tio estis kuraca rimedo en antikveco. Sed la kutimo ankoraŭ populariĝas en Xinhua de Hunan-provinco.

En Laba-Festo ni ankaŭ manĝas laba-kaĉon. La historio de laba-kaĉo jam estas pli ol 1000-jara. En Song-dinastio, okaze de Laba-Festo aŭ korteganoj kaj oficiroj aŭ temploj kaj ordinaraj popolanoj, ĉiuj homoj manĝis laba-kaĉon. Ĝis Qing-dinastio, plie populariĝis la kutimo de manĝado de laba-kaĉo. En kortego, imperiestro, imperiestredzino kaj iliaj gefiloj devis donaci laba-kaĉon al korteganoj kaj palacaj servistinoj, kaj donaci rizon kaj fruktojn al temploj. En la popolo, ili preparis laba-kaĉon por ke ĉiuj familianoj kune gustumu ĝin kaj donacu la kaĉon al la parencoj kaj amikoj. Estas diversaj specoj de laba-kaĉo. Inter ili la enhavo de pekina laba-kaĉo estas plej kolora, konsistanta ekzemple el jujubo, lotussemo, nukso, kaŝtano, amando, avelo, longano, vinbero, trapo, arakido, fazeolo kaj tiel plu. La nombro de specoj superas 20. La popolanoj ekokupiĝas vespere de la 7-a tago. Ili boligas la kaĉon ĝis la mateno de la 8-a tago laŭ la luna kalendaro. Oni unue konsekras la prapatrojn kaj omaĝas al la Budho la laba-kaĉon. Poste ili donacas ĝin al ĉiuj parencoj kaj amikoj. Fine la familianoj kune ĝuas la kaĉon. Se la laba-kaĉo ankoraŭ restas post kelkaj tagoj, tio estas tre bona aŭguro.

Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia programero pri Laba-Festo. Koran dankon pro via aŭskulto!